Haganah

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Haganah (hebree: "la defendo") estis Juda kvazaŭarmea organizaĵo kiu estis aktiva de 1920 ĝis 1948 en Palestino, dum ĝi estis sub Brita regado. Ĝi reprezentis la plej moderan kaj rekonatan parton de la Juda komunumo en Palestino dum tiu epoko.

Ĝi estis formita kun la oficiala celo protekti judajn komunumojn kontraŭ arabaj atakoj. Ĝi estis aparte aktiva dum la araba ribelo de 1936 ĝis 1939, kiam ĝi kunlaboris kun la britoj por subpremi la ribelon. Ĝi havis la politikon nur defendi judajn komunumojn kaj ne ataki unue. Ĉi tiu politiko ne kontentigis ĉiujn judojn, kaj en 1931 kelkaj el la plej radikalaj elementoj de la Haganah forlasis la movadon kaj fondis Irgunon, alia pli militema kaj ekstremisma kvazaŭarmea organizaĵo.

Dum la Dua mondmilito, la Haganah decidis batali kune kun la britoj por kontribui al la lukto kontraŭ la nazioj, kvankvam ĝi estis kolera pro la fakto ke la britoj limigis judan enmigradon al Palestino en 1939 al specifa kvanto ĉiujare. La Haganah helpis organizi judan brigadon kiu batalis en la brita armeo kontraŭ la Germanoj en Eŭropo. La Irgun malkonsentis kun tiu politiko kaj batalis kontraŭ la britoj dum la sama periodo. Kelkfoje, la Haganah eĉ kaptis membrojn de la Irgun kaj transdonis ilin al la britaj autoritatoj.

Post la fino de la Dua Mondmilito, la Haganh komencis ataki la britojn mem, kun la celo forigi ilin de Palestino. Dum la milito de 1948 en kiu Israelo gajnis sian sendependecon, la Haganah ludis tre grandan rolon, kaj post la milito ĝi fariĝis la oficiala armeo de Israelo.

La listo de famaj membroj de la Haganah inkluzivas Jicĥak Rabin, Ariel Sharon kaj Moŝe Dayan.