Han Myung-Sook

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HAN Myung-sook aŭ HAn Mjong Suk (naskiĝis la 24-an de marto 1944 en Pjongjango, en la hodiaŭa Nord-Koreio) estas la ĉefministro de Sud-Koreio. Ŝia antaŭulo estis Lee Hae-chan, kiu devis abdiki la 15-an de marto 2006 pro la t.n. golfluda afero.

Ŝi studis en Seulo, en la virina universitato Ehwa pri franca literaturo. Ŝi partoprenis en la 1970-aj jaroj en la kontraŭdiktaturaj, pordemokratiaj movadoj kaj pro tio li pasigis 9 jarojn en prizono.

Ŝi anas en la Uri-Partio kaj estas rigardata keil modera politikisto. Ŝi estis ekde 2001 la unua virina ministro de Sud-Koreio por egalrajto kaj familio, ekde 2003 estis ŝi ministro pri medio. Ŝi estas la unua virina ĉefministro de la lando.

Eksteraj ligiloj