Hanko (sigelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plasta versio de hanko
Inkkuseno (朱肉 shuniku)

Inkan (japane: 印鑑) aŭ kutime hanko (判子) estas nomsigelo uzita en Japanio por subskribi kontraktojn. Kaj entreprenoj kaj privataj personoj povas pretigi al si hankon. En multaj kazoj hankoj estas necesaj por subskribi dokumentojn.

Tradicie inkan estas ĉizita en la ekstremaĵon de malgranda bloko el ligno, osto, ebenomarmoro. Tiu ekstremaĵo havas diametron inter 25 kaj 75 mm. Gumstampoj kiujn oni povas aĉeti kiel memoraĵojn ne uzeblas kiel oficiala sigelo. Oni kutime uzas, kiel jam de pli ol 3.000 jaroj) ĉinajn skribsignojn por indiki la nomon. Sigeloj por kutimaj familinomoj povas esti aĉetataj rekte, sed ĉar hanko estas tre persona aĵo, multaj japanoj iras al sigelisto por aĉeti personan modelon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Imperiestra sigelo el pura oro el la jaro 57 estas unua atestaĵo de skribkulturo en Japanio. Tiam hankoj estis potencsimboloj kaj rajtis uzi ilin nur la rektaj vasaloj de la tennō.

Ekde la jaro 750 ankaŭ aliaj nobeloj posedis hankojn. Poste, samurajoj uzis hankojn kun ruĝa stampkoloro.

Dum la Meiji-Restarigado (1868), kiam ĉiu japana devis uzi nomon, la uzo de hankoj populariĝis en ĉiuj tavoloj de la popolo.

Nuna uzo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la plejmultaj japanoj havas plurajn sigelojn. Viraj sigeloj estas kutime pli grandaj ol virinaj, kaj estraj pli grandaj ol subulaj. Ĉefe sekurigitaj hankoj estas uzitaj por bankaj aferoj, dum la ĉiutagaj modeloj estas pli simplaj.

Ekzistas du sortoj da stampoj: personaj sigeloj (認め印 mitome-in) kaj registritaj (leĝaj) sigeloj (実印 jitsu-in, vera sigelo). Por lupreni apartamenton, aĉeti grundon aŭ aŭton, necesas registrita sigelo. Iuj bankoj eĉ postulas ĝin por malfermi konton. Registrado kaj certifikado de inkan estas farita ĉe la loka urba administrejo. Tie oni ricevas "certifikitan sigelostampon" (印鑑登録証明書 inkan tōroku shōmeisho, mallonge: inkan techo), kiu aŭtentigas sigelon por kontrakto, simile al aŭtentigita subskribo.

Eksterlandanoj kun alien registration card rajtas posedi aŭtentigitan sigelon, kiu gravas por kontraktoj. Eksterlandaj nomoj povas esti ĉizitaj per romaji (latina skribo), katakana, hiragana (silaba skribo) aŭ kanji (ĉinaj skribsignoj).

Por unuopaj oficialaj aferoj, ekzemple la aĉeto de aŭto kaj ties registriĝo, la eksterlandano povas atingi dokumenton de sia ambasadejo, kiu taŭgas kiel hanko.

Alia grava ilo por montri sin en Japanio estas "persona karto" (名刺 meishi).

Sigeloj en aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Subskribsigeloj estas uzitaj ankaŭ en aliaj landoj, inter ili Ĉinio. Ankaŭ iuj israelaj firmaoj uzas ilin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]