Hans-Rudolf Merz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans-Rudolf Merz

Hans-Rudolf MERZ naskiĝis la 10-an de novembro 1942 en Herisaŭ, Kantono Apencelo Ekstera. Li estas politikisto kaj membro de la Radikal-demokrata partio de Svislando. En la jaro 2003 li elektiĝis al la Federacia Kosilio de Svislando. Ek de tiam li estas la ĉefo de la Federacia financdepartemento, do la svisa financministro. Li sukcesis rekonduki la federaciajn financojn al ekvilibro kaj Svislando nuntempe dank al lia rigora ŝparpolitiko jam dum pluraj jaroj sinsekve prezentas profitan buĝedon kaj povis konsiderinde malpli-igi la ŝtatŝuldojn.

Pri lia persono

Hans-Rudolf Merz estas edziĝinta kun la artistino Roswitha Merz. Li havas kun ŝi tri plenkreskajn filojn. Li estas civitano de Beinwil am See en la Kantono Argovio. Merz studis ekonomion en la Universitato de Sankt-Galo.

La 20-an de septembro 2008 Hans-Rudolf Merz suferis kolapson de la sango-cirkulado kaj devis esti urĝe operaciita je la koro. Post lia resaniĝo li reprenis sian oficon kaj elektiĝis la 10-an de decembro kiel Federacia Prezidanto de Svislando por 2009.

Federacia prezidanto 2009

La 10-an de decembro 2008 Hans-Rudolf Merz elektiĝis Federacia prezidanto de Svislando por la jaro 2009.

Vidu ankaŭ

greke Listo de la federaciaj konsilantoj de Svislando