Hans Katschthaler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Katschthaler
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1933 (1933-03-13)
en Lend (Salcburgio)
Morto 5-an de julio 2012 (2012-07-05) (79-jaraĝa)
en Anif
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Memorigilo Hans Katschthaler
Okupo
Okupo politikisto
vdr
monumento por Katschthaler en Anif

Hans KATSCHTHALER (naskiĝinta Johann Rupert Katschthaler la 13-an de marto 1933 en Lend-Embach, mortinta la 5-an de julio 2012 en Anif[1]) estis aŭstra politikisto kaj pedagogo. Inter 1989 kaj 1996 li ministroprezidantis en Salcburgio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post lernejfrekventoj en Lend li estis disĉiplo ĉe la porinstruista seminario en Salcburgo. Poste li deĵoris bazlerneje en Großarl. Malantaŭe li ekstudis ĝis 1959 ĉe la Universitato de Innsbruck historion, geografion, filozofion kaj pedagogion. Post doktoriĝo en 1958 pri Hieronymus von Colloredo (Die Steuerreform des Erzbischofs Hieronymus Colloredo - tiu ĉi disertraĵo pri princepiskopaj impostoreformoj eĉ hodiaŭ takseblas fundamenta verko[2] - li laboris inter 1959 kaj 1961 ĉe la Gimnazio de Saalfelden (BEA) kaj poste en Salcburgo.

Antaŭ komenco de la politikista kariero ĉe Aŭstria Popola Partio (ÖVP) li do lernigistis en Salcburgo ĉe la Muza-pedagogia realisma gimnazio, la Federacia pedagogia akademio kaj ĉe la filozofia fakultato de la Salcburga universitato. En 1973 li fariĝis lernejestro kaj respondecis kiel federacilanda konsilisto inter 1974 kaj 1977 pri edukaj aferoj. En 1977 li iĝis viculo de ministroprezidanto Wilfried Haslauer kaj en majo 1989 ties posteulo. Tiam li ankaŭ iĝis partiestro de ÖVP en Salcburgio. Posteulis lin en aprilo 1996 Franz Schausberger.

Katschthaler ankaŭ membris ĉe pluraj katolikaj studentaj korporacioj (komence de K.Ö.H.V. Alpinia je ÖCV, poste honore ĉe K.Ö.H.V. Rupertina zu Salzburg; krome honore je Mittelschüler-Kartell-Verband ĉe K.Ö.St.V. Sighartstein zu Neumarkt kaj K.ö.St.V. Almgau Salzburg).

En 1974 oni igis lin ano de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo. En 1994 li ricevis la bavarujan meritordenon Bayerischer Verdienstorden.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]