Hans Otto Theater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Otto Theater
theatre company
Lando Germanio vd
Situo Nördliche Vorstädte
Situo
Geografia situo 52° 24′ 11″ N, 13° 4′ 31″ O (mapo)52.40305555555613.075277777778Koordinatoj: 52° 24′ 11″ N, 13° 4′ 31″ O (mapo)
Hans Otto Theater (Berlino)
Hans Otto Theater (Berlino)
DEC
Hans Otto Theater
Hans Otto Theater
Situo de Hans Otto Theater
Map
Hans Otto Theater
Retejo https://www.hansottotheater.de/
vdr

Hans Otto Theater estas la nomo de la teatro de la landa ĉefurbo Pocdamo. Ekde septembro de 2006 la ensemblo prezentas en la nova teatrejo sur la areo de la strato Schiffbauergasse ĉe la lagobordo de la Tiefer See/Havel. La historia rajdhalo A sur la areo de la Schiffbauergasse estas la dua prezentejo de Hans Otto Theater, kiu krom tio ankaŭ regule montras prezentadojn en la kastela teatrejo en la Nova Palaco en Pocdamo.

Novkonstruado[redakti | redakti fonton]

La novkonstruado de la teatrejo sur la kultura kaj metia areo Schiffbauergasse komenciĝis en 2003 kaj finiĝis en 2006. Konstruiganto de la projekto, kiu kostis 26,5 eŭrojn, estis Pocdamo, ĉefurbo de la lando Brandenburgio, kaj la Landa Evoluiga Asocio de Brandenburgio.

Repertuaro[redakti | redakti fonton]

La repertuaro de la Hans Otto Theater ampleksas dramojn kaj infan- kaj junularteatraĵojn. Kiel kunproduktanto la teatro partoprenas la ĉiujaran novenscenigon de operprezentado kadre de Pocdama Vintra Opero. Ene de la teatra kaj koncerta ligo de la lando Brandenburgio la teatro montras siajn prezentadojn en la urboj Frankfurto ĉe Odro (Kleist-Forum) kaj Brandenburg an der Havel (Teatro je Brandenburgo). La Ŝtata Teatro je Cottbus gastprezentas muzikteatrajn enscenigojn en la teatrejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]