Haramo
El Vikipedio
Haramo (arabe حرام [haram]) estas en islamo nomo de agoj, malpermesitaj per ŝario. La malo de haramo estas halalo. Ekzemple, porkaĵo estas harama, dum ŝafaĵo (de la speciale mortigita ŝafo) estas halala.
Enhavo |
Etimologio kaj uzo [redakti]
Foje en okcidenta kulturo haramon oni konsideras analoga al peko de la kristana kulturo, sed la analogio ne estas tute ĝusta.
Ekzemploj de haramo [redakti]
La plej evidentaj ekzemploj de haramo por muzulmanoj estas agoj, kiujn malpermesas Korano. Ekzemple:
- mortigo de la propraj infanoj pro la timo de malriĉiĝo (Korano 17:31),
- ŝtelado,
- kriado al la gepatroj (Korano 17:23),
- drinkado kaj aliaj.
Gastronomiaj malpermesoj [redakti]
Manĝi produktojn, kiujn malpermesas Korano, estas haramo. Plej unue temas pri porkaĵo. Laŭ multaj (sed ne ĉiuj) islamaj teologoj ankaŭ aliaj produktoj de prilaboro de porkoj estas haramo, kiel gelateno.
