Harriet

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Harriet sticking out her tounge.jpg

Harriet (ĉ. 1830- 23-an de junio 2006) estis galapagosa testudo, verŝajne siatempe plej aĝa besto de la mondo, en kaptiteco. Ĝi pezis 180 kg.

Oni supozas, ke ĝi estis - kun la aliaj du testudoj - kunportita el la Galapagos-insuloj fare de Charles Darwin (18091882) al Anglio. Ĉar ĝi tiam grandis kiel telero, oni supozas, ke ĝi tiutempe aĝis 6 jarojn. La tri testudoj estis transportitaj en 1841 al Brisbane City Botanic Gardens en Brisbane. Tie vivis Harriet, ĝis oni fermis la zooĝardenon en 1952. Tiam kunportis ĝin brita oficisto al Aŭstralio. Trovis ĝin tie Zoodirektoro el Hawaii en 1960 kaj li konstatis, ke ĝi estas (ĝis tiam nomata Harry) femalo.

DNA-analizo en 1992 pruvis ke la testudo devenas el la Galapagos-insuloj (la dokumentoj perdiĝis en la 1920-aj jaroj).

[redakti] Ligoj

Ekstera ligilo  Galapagos Island tortoise (angle)
Ekstera ligilo  spiegel.de: Der Schildkröten-Opa und die französische Revolution
Ekstera ligilo  ABC News: Harriet Dies (angla)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj