Havro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de Havro en Francio

Havro, france Le Havre [le avr], estas unu el la ĉefaj francaj komerchavenoj. Ĝi kuŝas surborde de Seine-rivera elfluejo. Ĝia nomo signifis origine "Le Hâvre de Grâce" (la Dikompata ŝirmejo). Fondis ĝin en jaro 1517 reĝo Francisko la 1-a de Francio, cele anstataŭigi Honfleur-on kaj Harfleur-on.

La urbo estis tute detruita fine de la dua mondmilito kaj rekonstruita tute laŭ la moderna stilo (iom sobrega) de la jaroj 1950. Ĝi ankaŭ posedas katedralon laŭ tiu stilo.

Ĝi estas urbo kie Emile Gasse loĝis.

Naskitoj de la urbo

Eksteraj ligiloj

grekeOficiala retejo (france) grekeBusinesses and craftsmen (france)

Ŝablono:Link GA