Heaviside-tavolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tavoloj de la tera jonosfero. E tavolo aperas tage kaj nokte.

La Kennelly-Heaviside-tavolo, ankaŭ konata kiel la E tavolo aŭ simple la Heaviside tavolo, estas tavolo de ionigita gaso okazanta je alteco de 90-150km super la tero, unu de kelkaj tavoloj en la jonosfero de la tero. Ĝi reflektas radioondojn kaj pro tio radioondoj propagiĝas trans la horizonto.

Propagado estas influita de la aktiveco de la suno. Unue ĝi dependas de la tempo dum la tago. Dum la nokto la influo estas alia. La efiko dependas ankaŭ de la sezono. Laste ĝi dependas de la aktiveco de sunmakuloj.

Tio ĉio influas ege la propagiĝon de radioondoj.

La reflektado de la radioondoj ankaŭ dependas de la frekvenco. Altaj frekvencoj, pli ol ĉ. 30 MHz preskaŭ ne estas reflektitaj kaj foriras en la spacon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ekzisto de tiu tavolo estis prognozita en 1902 de la Usona inĝeniero Arthur Edwin Kennelly (1861-1939) kaj la Brita fizikisto Oliver Heaviside (1850-1925). Sed ĝia ekzisto estis nur pruvita 1924 per Edward Victor Appleton.