Heinrich Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heinrich Bach (* 16-an de septembro 1615 en Wechmar; † 10-an de julio 1692 en Arnstadt) estis germana orgenisto el la familio Bach.

Heinrich estas prapatro de la tiel nomata linio de Arnstadt. Post la frua morto de la patro lia pli aĝa frato Johann transprenis la pluan edukadon kaj instruis al li la orgenludadon. Kun li li transloĝiĝis la Suhl (urbofajfisto Hoffmann) kaj Schweinfurt.
En 1635 li eniris la konsilantarmuzika kompanio de Erfurt, kiun direktis Johann, kaj estis ekde 1635 ĝis 1641 konsilantara muzikisto en Erfurt.

En la jaro 1641 li ricevis la postenon de orgenisto ĉe la Liebfrauen- und Supra preĝejo de Arnstadt, kiun li tenis ĝis sia morto.
En 1642 li geedziĝis kun la pli juna filino de urbofajfisto Hoffmann el Suhl.

Krom orgenisto Heinrich Bach ankaŭ estis komponisto. De li tamen konserviĝis nur malmultaj komponaĵoj. Krom kelkaj ĥoraloj por orgeno la ununura verko, kiu restis de Heinrich Bach, konserviĝis la kantato Ich danke dir, Gott, kies teksto baziĝas sur psalmo 139 verso 14. La kantato krome distingiĝas per ensemblo tipa por la 17-a jarcento: kvinvoĉa arĉinstrumenta ĥoro (kun du vjoloj) kaj kvin kantistoj (du sopranoj).

Tri el siaj filoj estis muzikistoj:

Konserviĝintaj verkoj

  • Ich danke dir, Gott
  • Kyrie
  • Zwei Sonaten à 5
  • Da Christus an dem Kreuze stund
  • Erbarm dich mein, o Herre Gott

Eksteraj ligiloj