Hellenbach (Ahr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hellenbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Ejfelo, Rejnlando-Palatinato,
distrikto Ahrweiler, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 7,672 km
Fluo
Fonto norde de Königsfeld
- Alteco super marnivelo 291 m
Enfluejo en Sinzig en la riveron Ahr (Rejno)
- Alteco 60 m
Geografio
Trairataj urbetoj Sinzig kun la urbopartoj Löhndorf kaj Westum
vdr

La rivereto Hellenbach estas apenaŭ ok kilometroj longa, orografie dekstra kaj suda flankrivero de la rivero Ahr (Rejno) en Rejnlando-Palatinato (Germanio).

En sia supra parto ĝi nomiĝas Löhndorfer Bach, kelkfoje ĝi ankaŭ nomiĝas Kuhbach.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

La rivereto fontas ĉ. du kilometroj norde de Königsfeld. La fonto situas sur alteco de 291 m super marnivelo. De tie la rivereto fluas nordorienten kaj atingas la kastelon Vehn. La Hellenbach daŭrigas sian vojon nordorienten kaj trafluas la urbopartojn Löhndorf kaj Westum de Sinzig kie alfluas la Bach vom Gerhardshof (rojo de la bieno Gerhardshof). Ĝi turnas sin norden kaj enluas en Sinzig en la de okcidento venantan riveron Ahr (Rejno).

Akvokolekta areo kaj alfluantoj[redakti | redakti fonton]

La akvokolekta areo havas grandecon de 11,7 km².

la alfluantoj estas (rivermalsupren)
nomo akveja kodo longeco (km) direkto akvokolekta areo (km²) loko
sennoma 1,7 maldekstre kastelo Vehn
Bach vom Gerhardshof 27189962 2,4 dekstre 3,607 Westum