Helpo:Referencoj kaj piednotoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Notoj kaj referencoj estas informoj kiuj profundigas eron de teksto tamen ne apartenante al ĝi. Povas esti ĉu klarigo pri punkto kiu eliras el la artikoltemo (noto), ĉu informo pri la fonto de kie venas la informo (referenco).

Enhavo

[redakti] Uzo

Notoj kaj referencoj uziĝas per la markosignoj <ref> kiujn vi povas facile aldoni uzante la butonon Button ref.png.

[redakti] Unika noto aŭ referenco

Kiam estas nur unu noto aŭ referenco, sufiĉas aldoni en la tekston - en la loko kiun oni volas marki - la tekston de la noto inter la markosignoj <ref> kaj </ref>. Por ke la teksto ĝuste aperu la markilojn oni metu antaŭ la interpunkcisigno (punkto, komo, demandosigno). Oni do loku la markilon <ref> tuj post la lasta vorto kaj </ref> inter ambaŭ interpukcisignoj (tiu de la noto kaj tiu de la frazo).

[redakti] Ekzempla noto

La kodo:

La unua eŭropano, kiu vidis la akvofalon estis [[David Livingstone]] je {{dato|17|novembro|1855}} dum sia vojaĝo de la norda Zambezi-rivero al la riverbuŝo. Livingstone atingis la akvofalon de altrivero kaj remis al malgranda insulo kiu nun havas lian nomon, [[Insulo Livingston]]. Livingstone antaŭe estis impresita de la akvofalo [[Ngonjeo]], sed malkovris ke la nova akvofalo estas eĉ pli impona, kaj nomis ĝin laŭ [[Reĝino Viktoria]] kiel li skribis<ref>"Neniu povas imagi la belecon de ĉi tiu vido de iu ajn viditaj en Anglio. Ĝi neniam estis vidita de eŭropanaj okuloj; sed scenoj ja belaj estu regardita de anĝeloj flugantaj."</ref>.

Rezultas:

La unua eŭropano, kiu vidis la akvofalon estis David Livingstone je 17-a de novembro 1855 dum sia vojaĝo de la norda Zambezi-rivero al la riverbuŝo. Livingstone atingis la akvofalon de altrivero kaj remis al malgranda insulo kiu nun havas lian nomon, Insulo Livingston. Livingstone antaŭe estis impresita de la akvofalo Ngonjeo, sed malkovris ke la nova akvofalo estas eĉ pli impona, kaj nomis ĝin laŭ Reĝino Viktoria kiel li skribis[1].

[redakti] Ekzempla referenco

La kodo:

Tiel do, [[Herodoto]], [...], konkludis pri la diverseco de la mitoj kiujn li aŭdis dum sia vojaĝo en Egiptujo, ke pri la dioj la Egiptoj ne sciis pli unu ol la alia<ref>En ''[[:fr:Référence:L'Enquête (Hérodote)|L'Enquête]]'', livre II-3</ref>.

Rezultas:

Tiel do, Herodoto, [...], konkludis pri la diverseco de la mitoj kiujn li aŭdis dum sia vojaĝo en Egiptujo, ke pri la dioj la Egiptoj ne sciis pli unu ol la alia[2].

[redakti] Noto kaj referencoj malunikaj

Foje oni deziras celi al la sama noto aŭ sama referenco el diversaj lokoj de la teksto. Ĉikaze oni kreu la tekston unufoje (la unuan fojon), kun asociita nomo (parametro name)

La alnotenda teksto <ref name="nomo de la referenco">Teksto de la referenco</ref>.

Poste se oni celas al la sama referenco, sufiĉas uzi la markilon <ref> uzante la saman nomon, sen reprecizigo de la teksto.

alia alnotenda teksto <ref name="nomo de la referenco">.

[redakti] La listo de la notoj kaj referencoj

Por elmontri la liston de la notoj kaj referencoj uzitaj en la artikolo, sufiĉas enmeti en la taŭgan lokon la markilon <references/> kiun vi povas facile aldoni uzante la butonon Buttonrefvs8.png. Utila povas esti la ŝablono {{referencoj}} kiu ebligas ordigi la notojn kaj referencojn en plurajn kolumnojn.

==== Notoj ====
<references/>

Rezultas:

[redakti] Notoj

  1. "Neniu povas imagi la belecon de ĉi tiu vido de iu ajn viditaj en Anglio. Ĝi neniam estis vidita de eŭropanaj okuloj; sed scenoj ja belaj estu regardita de anĝeloj flugantaj."
  2. En L'Enquête, livre II-3

[redakti] Markitaj referencoj

Ekzistas ebleco krei apartajn referencojn per la ŝablonoj {{Markita referenco}} kaj {{Markita noto}}, ekzemple por uzi alian referencsistemon ol la aŭtomataj ciferoj aŭ por loki notojn en diversajn punktojn de la paĝo. La avantaĝo de tiu sistemo estas i.a. ke la teksto de la notoj kaj referencoj ne estas miksita kun la ĉefa teksto, sed aperas sub ĝi.

[redakti] Referencoj en ŝablonoj

Ene de ŝablonoj, kiuj kreas referencojn, <ref>…</ref> devas esti anstataŭata per {{#tag:ref|…}}, se ene de ref-etikedo staras parametroj. Ĉe tio ankaŭ povas esti uzataj nomoj kaj grupoj en la formo {{#tag:ref|…|name="MyName"|group="MyGroup"}}. Pli bona estas indiko de la tuta referenco kiel parametro ĉe la enmetado de la ŝablono.

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj