Henry Heimlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Henry Jay Heimlich (3-an de februaro 1920 en Wilmington, Delaware) estas usona kuracisto, kiu estas konata pro la malkovro de la t.n. Heimlich-manovro en 1974, helpante la sufokiĝantojn per liberigo de la spirvojo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Heimlich finstudis en 1941 en Cornell University kaj doktoriĝis en 1943 ĉe Weill Cornell Medical College. Dum la dua mondmilito, li laboris ĉe la usona mararmeo kiel kuracisto. Poste li specialiĝis je ĝenerala kaj toraka kirurgio kaj laboris multajn jarojn en Novjorko. Li eklaboris en 1977 kiel profesoro en Xavier University en Cincinnati. Hodiaŭ, li estas prezidanto de Heimlich Institute en Cincinnati.