Hermann Jäger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Jäger, portreto ĉ. 1870

Hermann JÄGER (naskiĝinta la 7-an de oktobro 1815 en Münchenbernsdorf, mortinta la 5-an de januaro 1890 je Eisenach) estis germana ĝardenisto, pejzaĝarĥitekto kaj fakverkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Trejniĝinte sur la areoj de la vajmara Kastelo Belvedere li memplukleriĝis diversloke. En la 1844-a jaro Gärtner iĝis kortega ĝardenisto en Eisenach kaj en 1873 ĉefinspektisto pri la parkoj kaj ĝardenoj de la granddukujo Saksio-Vajmaro-Eisenach. Posteulo lia iĝis Otto Ludwig Sckell.

Tamen li ĉefe aktivis literature. Inter liaj multaj skribaĵoj pri kvazaŭ ĉiuj branĉoj ĝardenflegaj kaj hortikulturaj menciindas la jenaj: »Die Ziergehölze der Gärten und Parkanlagen« (2-a eldono kun Beißner, Vajmaro 1884); »Allgemeines illustriertes Gartenbuch« (4.-a eldono, Hannover 1882); »Der immerblühende Garten« (2-a eldono, Leipzig 1875); »Der Hausgarten« (2-a eldono, Vajmaro 1880); »Lehrbuch der Gartenkunst« (Berlin 1877); »Gartenkunst und Gärten sonst und jetzt« (Berlin 1887); »Katechismus der Ziergärtnerei« (6-a eldono, Leipzig 1901); »Der Gemüsegärtner« (tri partoj; 4-a kaj 5-a eldonoj de Wesselhöft, kun biografio, Hannover1893–97).

Nefakverko estis »Angelroder Dorfgeschichten« (Vajmaro 1856). De 1857 li eldonis kun Eduard Regel la periodaĵon »Gartenflora«.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 144 (tie ĉi interrete)