Hermann Petermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Petermann
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1827 (1827-06-07)
en Bleicherode
Morto 28-an de januaro 1874 (1874-01-28) (46-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Familio
Frat(in)o August Petermann
Okupo
Okupo gimnazia instruisto
vdr

Hermann Rudolf PETERMANN (naskiĝinta la 7-an de junio 1827 en Bleicherode, mortinta la 28-an de januaro 1874 en Erfurto[1]) estis germana filologo kaj lernejestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de aktisto kaj frato de la fama geografo kaj kartografo August Petermann li frekventis la gimnazion de Nordhausen; tie li trapasis la abiturientan ekzamenon en la 1846-a jaro. Poste li iris studi filologion ĉe la Universitato de Halle. En 1851 Petermann iĝis helpa instruisto ĉe la ĵus malfermita evangelia gimnazio de Gütersloh. En la festotago de Sankta Miĥaelo 1852 li promociitis je orda instruisteco. Paske de 1864 li nomumitis supera instruisto.

Dum siaj tagoj en Gütersloh li doktoriĝis (1855) danke al sukcesa defendo de la disertaĵo De elocutione Aeschyli.[2] En somero 1864 li iris al Wernigerode kie li nomumitis vicrektoro gimnazia. Nomumiĝo je profesoreco venis en junio 1867. Paske de 1868 Petermann iris al Ratzeburg.[3]

En Ratzeburg li transprenis la estradon de la gimnazio Lauenburgische Gelehrtenschule. Fakte estis li la unua prusia direktoro de lernejo, kiun estis fondinto reĝo Kristiano la 8-a (Danio). Pro sanecaj kialoj li devis rezigni ĉi-funkcie jam en la 1872-a jaro. Sekve troviĝis li instruistece en Erfurto.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Das höhere Schulwesen in Preußen: Historisch-statistische Darstellung. Band III, Berlin: Wiegandt und Grieben 1874, p. 329
  2. Hilmar Schmuck, Willi Gorzny, Peter Geils: Gesamtverzeichnis der deutschsprachigen Schrifttums, volumo Pau – Peth, 2020, p. 371.
  3. Jahres-Bericht des Gräflich Stolberg'schen Gymnasiums zu Wernigerode über das Schuljahr von Ostern 1868 bis 1869. Bernhard Angerstein, Wernigerode 1869, p. 22
  4. Zeitschrift des Vereins für Lübeckische Geschichte und Altertumskunde, 1965, p. 74.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eduard Christian Scharlau Alberti: Lexikon der schleswig-holstein-lauenburgischen und eutinischen Schriftsteller. Kiel, 1886, p. 119.