Hermersbergerhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermersbergerhof
Blazono
Hermersbergerhof (Germanio)
Hermersbergerhof (Germanio)
DEC

Map

setlejo
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Urborajtoj Hermersbergerhof (komunumo Wilgartswiesen)
Telefona antaŭkodo 06392
Poŝtkodo 76848
Aŭtomobila kodo KL
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 15′ N, 7° 50′ O (mapo)49.2427177.835609Koordinatoj: 49° 15′ N, 7° 50′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 550 m
vdr

Hermersbergerhof estas domareto en la distrikto Südwestpfalz en Rejnlando-Palatinato, kiu havas nur dekdu domojn. Ĝi apartenas al la komunumo Wilgartswiesen. Kun alteco de 550 m super marnivelo ĝi estas unu el la plej alte situantaj setlejoj en tuta Palatinato.

Hermersbergerhof situas en la meza parto de la Palatinata Arbaro kaj en la supra Frankenweide, kies plej alta altaĵo situas norde de la domareto. Temas pri la montoj Weißenberg (alteco 610 m) kaj Hortenkopf (alteco 606 m). En la regiono ekzistas grandaj arbaroj kaj krom la kelkaj esceptoj ne troviĝas setlejo.

Riveretoj[redakti | redakti fonton]

La ŝoseo al Hermersbergerhof sekvas la akvodislimon inter la akvokolektaj areoj de la rivero Queich en la oriento kaj la rivero Lauter, nomata ci tie Wieslauter, en la okcidento. Ĉiuj rojoj kiuj fontas ĉirkaŭ la domareto, fluas for de ĝi. Al tiuj rojoj apartenas ekzemple Meißenbach, Scheidbach, Wüstbach kaj Modenbach.