Herrera del Duque

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Herrera del Duque estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Herrera del Duque signifas "Forĝistino (aŭ pli logike Forĝejo) de la Duko". La municipo enhavas duan vilaĝon nome Peloche [pelOĉe].

La loĝantoj nomiĝas Herrereños. La censita populacio en 2007 estis de 3.688 loĝantoj.

Situo

Herrera del Duque estas situa en la centra kaj orienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 468 m; je 204 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 277,3 km². Ĝi situas nordoriente de la provinco de Badajoz kaj ĉe la rivero Gvadiano kaj ĉe la provincoj de Ciudad Real kaj Toledo. Ĝi estas ĉefurbo de la distrikto La Siberia.

Historio

Judoj

Restis spuroj de la juda ĉeesto en tiu ĉi vilaĝo. Laŭ diras la grafo de Canilleros en sia libro Extremadura, juda junulino (17jaraĝa) kiu plupraktikis sian religion, estis bruligita. La spuro en la toponimoj restas: Plaza de la TahonaPlaza de la Moza Judía (Placo de la juda junulino). De la judoj forpelitaj elstaras pro sia riĉo: la familioj López Herrera, González, Sánchez, Rodrigo de la Foronda, García de la Peña, al kiuj oni forprenis domojn, terojn, negocojn kaj kapitalojn. Inter la forpelitaj estis funkciuloj (13), vendistoj (9), ŝuistoj (3).

Islamanoj

La islama spuro indikas la tiaman nomon: POZOBA. Estis iam moskeo, sur kiu la kristanoj konstruis sian preĝejon. Ankaŭ estis araboj la kvartaloj de El Barruelo kaj Poderoso, kaj la majesta fortikaĵo. Ankaŭ estas araboj toponimoj kiel Guadarranque, Guadalupejo kaj Benazaire. Same indikas la araban pasintecon la nomo de la bieno Valdemoros (Valo de la maŭroj) kiu en tempo de la Katolikaj Gereĝoj estis vendita de araboj al judo Francisco de la Foronda.

Kristanoj

Inter la jaroj 1145 kaj 1150, la reĝo Alfonso la 7-a de Kastilio konkeris la aktualan kastelon, antikva araba fortikaĵo, kaj zorgis ĝin Martín Ferrera, de familinomo ege simila al aktuala nomo de Herrera. Ekde tiam multaj estis la posedantoj de Herrera:

Alfonso la 8-a de Kastilio konfidis la urbon al Rodrigo Jiménez de Rada ekde 1190 ĝis 1214. La reĝo Ferdinando la 3-a vendis ĝin en 1243 al la urbo de Toledo. Ĉirkaŭ 1267, estis posedaĵo de la galega nobelulo Alfonso Ferrándiz, kiu venis al Ekstremaduro kun la grafoj de Feria, la familio Suárez de Figueroa. Ĉirkaŭ 1332 estis denove posedaĵo de la urbo de Toledo, ĝis kiam Alfonso la 11-a de Kastilio forprenis ĝin kaj ricevis ĝin la kataluna grafo Bernat de Cabrera. Aliaj posedintoj estis Henriko la 2-a de Kastilio, Johano la 2-a de Kastilio, Gutiérrez de Sotomayor, la Ordeno de Alcántara, Doña Elvira de Zúñiga...

Krome la vilaĝo estis nepra trapasejo inter la regnoj de Leono, Kastilio Al-Andalus, La Manĉo kaj Portugalio. Veturantoj devis pagi, sed krome ofte estis forrabitaj de ŝtelistoj kaj pro tio Petro la Krudela ordonis la loĝantojn de la Vilaĝo de Herrera, laŭ letero el Aguilar (Sevilo), de 26a de januaro de 1363, ke ili defendu kaj helpu pilgrimantojn kaj veturantojn kontraŭ ŝtelistoj.

En la Provinco de Badajoz

En 1832 ĝi estis enmetita en la provinco de Badajoz. En 1857 sendepediĝis la municipo de Peloche, sendependo kiu daŭriz ĝis 1939.

Ankaŭ ĉi tie okazis la invado de la franca armeo dum la Milito de Hispana Sendependiĝo; ŝajne tiuj forrabis parton de la trezoro de la ermitejo de Consolación. Kelkaj lokanoj kaj ĉefe Juan Muga, donis monon al la gerilanoj de Isidoro Muñiz.

Dum la Hispana Intercivitana Milito Herrera (sen nobeleca kromnomo) restis en la flanko de la Respubliko dum la tuta milito ĝis ties fino de aprilo de 1939.

Evoluo de la populacio

Kreskiĝis la populacio komence de la Rekonkero, sed ekmalpliiĝis ĉirkaŭ 1570 kun sia plej malalta punkto ĉirkaŭ 1632, koincide inter aliaj kialoj kun elmigrado al Ameriko, kaj ekpliiĝis denove ĝis 1850. Herrera estis elstara loko ene de sufiĉe senhoma kaj aparta distrikto por la komerco kaj pro havi abundan agrikulturon, bredadon, lignojn, abelbredadon kaj foirojn por la eksportado de ties varoj.

Ekonomia evoluo

Estis ĝis 16 muelejoj por faruno (5 en Gvadiano, 2 en Benazaire, 6 en Peloche kaj 2 en Navas), 15 tolfabrikojn, du linejojn, produktejojn de lano, haŭtejojn, muelilo por vakso kaj fandejo de bronzo. Estis famaj la abelujaroj de Valdemoros, El Hoyo kaj El Robledillo.

Por vendi siajn produktojn, Herrera havis ĉiujaran foiron septembre ĉe la ermitejo de Nuesta Señora de la Gracia en Puertopeña, kiu malaperis komence de la 20a jarecnto.

Monumentoj

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto

Estas en la plej alta parto de la vilaĝo. Temas pri elŝtona konstruaĵo de tri navoj. Tie estis fama retablo, de la artisto Gregorio de Prado, detruita en 1936 dum la milito. Ties dekdu pentraĵoj de la 16a jarcento de la toleda Juan Correa de Vivar, savis sin kaj iris for de la vilaĝo, kaj poste estis reenmetitaj en sia loko. Estas ankaŭ aliaj liturgiaj trezoroj.

Monaĥejoj kaj blazonhejmoj

Restas ruinoj de la antikva monaĥejo de franciskanoj de San Jerónimo, fondita en 1517, nuntempe de privatulo kiu uzas ĝin kiel aŭtejo kaj magazeno. Estas multaj blazonhejmoj, kun ornamitaj fasadoj, kiel tiu de la antikva Encomienda de Alcántara.

Sanktejo

Je 5 km en bela natura loko, troviĝas la sanktejo de Ntra. Sra. De Consolación, de la Mezepoko kaj poste, refarita laŭ la baroko. La ligna skulptaĵo estas de la 15a jarcento.

Placo de Hispanio

Aktuale, la vilaĝo vivas urboplane ĉirkaŭ ampleksa placo ĉirkaŭita de arkokoridoroj en tri de ties flankoj. La arkokoridoroj kovriĝas per diferenctipaj volboj. En la centro de la placo staras fonto konstruita en 1787, konsiderata kiel skulpta verko, el nigra jaspo, iam uzata por akvolivero, nuntempe nur ornama.

Festoj

  • San Antón. Patrono de Peloche (17a de januaro). Dum tiuj festoj okazas la tradicia Danco de San Antón. La dancistoj tipe vestitaj realigas dancon jarcentantikvan. La 17an la pstro sanktigas anizajn dolĉaĵojn, kiujn manĝos la malsanaj bestoj antaŭ resanigo.
  • Karnavaloj. Dum kelkaj monatoj la membroj de la karnavalaj grupoj preparas siajn kantojn, muzikojn kaj maskojn, ĉiam rilate la ĉijarajn eventojn. Okazas konkurenco en la Placo de Hispanio. Nokte okazas maskodanco kaj ĉio finas per “Enterigo de la sardino”.
  • Sankta Semajno. Ĉio komencas dimanĉe per sanktigo de oliv- kaj palmobranĉoj. Jaŭde estas alia religia ceremonio kun “lavado de piedoj de la disĉiploj en la Lasta Vespermanxgo”. Poste procesio. Vendrede okazas alia Procesio, kie kiu volas kiel memofero procesias senŝua. Sabate nokte okazas la Procesio de la Resurektigita, kie viroj portas la imagon de la Resuregtigita Kristo kaj la virino la imagon de la Dolora Patrino; ĉiuj sekvas diferencajn vopjon, sed renkontiĝas en la placo sub ĉiesaj plaŭdoj. Estas multaj aliaj civilaj ceremonioj, kiel promenigo de ligna artefakto en Peloche, pendigo de kokoj sur arbo, vegetalaj kaj koloraj ornamoj por procesioj.
  • Festoj de Aŭgusto. Ĉirkaŭ la 15a de aŭgusto, koincide kun semajnfino kaj kun Tago de la Elmigrinto.
  • Jubileo. La 29a de aŭgusto pri la Virgulino de Consolación, Patronino de Herrera, ĝis la 8a de septembro. Okazas noktaj procesioj kaj oferoj de floroj al la Virgulino.
  • Kristnasko. Tipaj religiaj ceremonioj. Kripo, foje vivanta (per personoj anstataŭ figuroj), en la preĝejo aŭ en la placo. La nokto de la 24a kaj tiun de al 31a de decembro, oni faras grandan fajron en la placo per grandaj anzinaj trunkoj. La 6an de januearo parado de ĉaroj ornamitaj kaj donacoj al geinfanoj.

Turismo

  • Natura plaĝo de Peloche.
  • Betona plaĝo de Peloche.
  • Rigardejo de la Berrea (trumpetado kaj luktado de la vircervoj dum seksa pariĝado) en la Rezervejo. Plej taŭge dum la dua duono de septembro aŭ iom pli poste.
  • Ĉasrigardejo, por observi animalojn de granda ĉaso: aproj, cervoj, damaoj....

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda