Hicky's Bengal Gazette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua paĝo.

Hicky's Bengal Gazette aŭ la Original Calcutta General Advertiser estis anglalingva semajna gazeto publikigita en Kolkato (tiam Kalkuto), nome ĉefurbo de la Brita Hindio en januaro, 1780. Ĝi estis la unua moderna gazeto presita en Azio, kaj estis publikigita dum du jaroj, antaŭ la Brita Orienthinda Kompanio kaptis la tiparon kaj la presmaŝinon de la gazeto. Fondita de James Augustus Hicky, tre polemika irlandano kiu jam pasigis du jarojn en prizono pro ŝuldoj, la gazeto estis forta kritikanto de la administrado fare de la ĝenerala guberniestro Warren Hastings. Tiu gazeto ludis gravan rolon en la historio de ĵurnalismo pro sia provokema stilo multe antaŭ sia epoko kaj la luktado por la gazetlibereco en Hindio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andrew Otis, Hicky's Bengal Gazette: The Untold Story of India's First Newspaper, New Delhi: Westland Publications, 2018.