Hieronimo (la 3-a) Praetorius
Hieronimo (la 3-a) Praetorius (* 22-a de novembro 1614 en Hamburgo, † 25-a de novembro 1629 samloke) estis germana komponisto kaj orgenisto apartena al la Nordgermana Orgenskolo.
Hieronimo estis la filo de Jacob Praetorius la pli maljuna. Li vizitis la „Gelehrtenschule des [klerula lernejo de la] Johanneums“. Hieronimo jam mortis mallonge post sia 15-a naskiĝtago. Du poemoj dediĉataj al la mortintoj konkludigas, ke li pro sia alta talento estus reokuponta la postenon de la mallonge antaŭe mortinta Hieronimo (la 1-a) Praetorius.
Klaus Beckmann novasignas Magnificat | 1 Toni | Hieronymi | Prætorij titulitan orgenverkon el la „Zellerfelder Orgeltabulatur“, atribuitan antaŭe al Hieronimo la 1-a, al Hieronimo (la 3-a) pro stilkritikaj kialoj. Gix konsistas el tri versoj: unu tenorversio kaj du ĥoralfantazioj.
Literaturo
- Klaus Beckmann: Hieronymus III Praetorius – die früh verstorbene „große Hoffnung“ in musica et organis. In: Organ – Journal für die Orgel. 3/2000. Schott, ISSN 1435-7941