Hikaru Sulu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri Hikaru Sulu, rolo en la fikcia universo Star Trek. Aparte de tio ekzistas artikolo pri la insulo Sulu(o) en la Filipinoj.
George Takei kiel Hikaru Sulu en epizodo de 1966 el la televida serio Star Trek

Leŭtenanta navigisto Hikaru Sulu estas rolo el la fikcia universo de la sciencfikciaj filmoj Star Trek. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj li estis la navigista oficiro de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A). Lian rolon en la serio de la 1960-aj jaroj ludas la aktoro George Takei. La vojon de Hikaru Sulu al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo Star Trek de 2009, kie la rolon de la juna Hikaru Sulu transprenas la aktoro John Ĉo.

En la filmaro, Hikaru Sulu estu aziano, kies nomo ne klare malkaŝu, ĉu temus pri ĉino, japano, koreo aŭ ano de alia azia etno. En la kvara kineja filmo pri la temo, Sulu mem diras ke li naskiĝis en San-Francisko. En la sesa kineja filmo el la serio, li iĝas kapitano kaj komandantas la stelŝipon USS Excelsior (NCC-2000).

Lia filino Demora poste iĝas leŭtenanta navigistino en la stelŝipo USS Enterprise (NCC-1701-B), ĉe kies unua, "virga", flugo ankaŭ honore ĉeestas la stelŝipaj pioniroj Kirk, Ĉekov kaj Scotty.

Eksteraj ligiloj

greke artikolo pri Hikaru Sulu en la Star-Trek-vikio Memory Alpha jen angle, germane kaj hispane greke biografio de Hikaru Sulu en la retejo "startrek.com" (angle)