Hikikomorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hikikomorio (El la japana Hikikomori, ひきこもり aŭ 引き篭り; Socia Retiriĝado) tradukebla ForiĝantaIzolita signifas homojn (ofte junuloj) kiuj decidis izoliĝi de socia vivo, ankaŭ signifas tiun fenomenon. Tiu fenomeno, kiu precipe okazas en Japanio, kutime estiĝas kiam iu ne plu eblas subteni la socian premon, ŝarĝita je devigoj, trudadoj kaj perfortoj, kaj komencas foresti lernejon aŭ laborejon, preferas malproksimiĝi (kelkaj diras ŝrumpiĝi) en ekzemple sia ĉambro dum monatoj kaj eĉ dum jaroj. Oni konsideras la fenomenon, kulturo-specifa sindromo de Japanoj.

Kialoj

Japanan lernadon multaj konsideras konkura kaj elita kaj ili kulpigas tiun sistemon, kiu humiligas la plej malfortajn, sproni adoleskojn hikikomoriiĝi. Veras ke plejofte, junuloj unue komencas foresti lernejon (tōkōkyohi (登校拒否)) por poste definitive enfermiĝi dormoĉambre. Ili ĉefe okupiĝas per videoludoj, komputiloj kaj mangaoj (la t.n. Otakuoj).

Datumoj

La psikologo Saito Tamaki, kiu elpensis kaj popularigis la vorton, taksas ke tiun fenomenon koncernas nuntempe unu miliono da japanoj, t.e. kvinono de la japana junularo kaj iom malpli ol centono de la tuta loĝantaro. Alia prognozo kiun determinis la Ministrejo de Sano, Laboro kaj Bonfaro helpe de spertistoj konservative kalkulas ne pli ol 50.000. Kliŝa hikikomorio estas vira junulo (77% el ili estas virseksaj), kaj ofte unuenaskita infano de la familio.

Difino

Hikikomorio estas termine ne certe difinita. La fako pri rehabilitacio, instituto pri psika sanitaro, Nacia Centro pri psiko kaj nervo, de Ministrejo de Sano, Laboro kaj Bonfaro difinas

Fenomeno ke pro diversaj aferoj, ŝancoj de socia partopreno malriĉiĝas, (hikikomorio) perdas vivon en lernejo kaj laborejo escepte en sia hejmo dum longa tempo.

Eksteraj ligiloj

Gvidlinio por Hikikomorio