Hilemorfismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


HilemorfismoHilomorfismo el la antikvgreka ὑλο- (hilo = ligno, materio) + - μορφή (morphē =formo) estas kosmologia doktrino ellaborita precipe de Aristotelo kaj pliellaborita de la skolastikuloj kaj arabaj filozofoj. Aristotelo ĝin elpensis kontraŭ la atomismo de Demokrito, la fariĝismo de Heraklito, la senmovismo de Parmenido, kaj asertas ke ĉiu korpo estas konstituita de du elementoj: unua materio kaj determina formo.

La materio unua estas la principo sendetermina, pasiva, ĉeesta en ĉiuj korpoj, havanta esencan inklinon al substanciĝon pere de la determinado de la formo. Ĉar temas pri koncepto pure filozofia, la unua materio, kvankam reala sed postulata nur per la intelekto, ne konfuzendas kun la fizika materio konstatata de la sensoj kaj objekto de la fiziko.

La formo estas la aktiva elemento kiu igas la unuan materion “tiu ĉi objekto”. La formo sen la unua materio ne povas konceptiĝi kaj tiel ankaŭ la unua materio sen la formo.

Hilemorfismo estis ĉevaleto de la mezepoka kristana filozofio, kaj eĉ hodiaŭ ĝi estas, ĉe iuj filozofiaj sistemoj, postulata por ekspliki la kompleksajn fenomenojn de la ĉesiĝo kaj reformiĝo de la naturaj kaj vivantaj specioj. Laŭ la jarcentoj la aristotela doktrino ricevis diversajn kaj malsamajn integriĝojn kaj modifojn.

Kelkaj historiaj rimarkoj[redakti | redakti fonton]

Aristotelo kaj la skolastikuloj asertis ke la animo estas la formo de la korpo (korpo = unua materio, animo = formo). Kritikistoj rimarkigis ke en tiu kazo ke se ĉesas la unuiĝo de la du mortas ankaŭ la animo kiu do ne estas senmorta. Tial la Skolastikuloj ekdistingis formojn akcidencaj kaj formoj substancaj: la substancaj havas vivon per si mem kaj ne mortas. Kaj la malfacilaĵo restas kaj por ĝin superi iuj modernaj skolastikuloj forlasis hilemorfismon.

Rimarkindas ke la hilermorfisma doktrino utilis por disciplini ĉiujn sciencojn, aparte la teologiajn kiel la sakramentojn en kiuj ĉiam distingeblas la materio kaj formo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1] Angla enciklopedio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Nicola Abbagnano, Dizionario di filosofia, Torino, 1961, 2 eld. reviziita kaj riv. pliigita 1971

Enciclopedia filosofica, Centro Studi filosofici di Gallarate, Lugarini, 1982.

Voĉoj kunligitaj[redakti | redakti fonton]