Hipofrigia modalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipofrigia modalo sur E

La hipofrigia modalo (deuterus plagalis) estas modalo deduktita kiel plagala tonalo de la frigia modalo.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La hipofrigian modalon oni formas, metante la supran tetrakordon de la frigia modalo sub la suban tetrakordon. Tonamplekso kaj bazotono tamen restas la samaj. Kiel tiel nomata kvara modalo[1] resp. kvara psalmtono ĝi havas gaman eltranĉaĵon ekde b al b, Bazotono estas e kaj deklamotono estas a.[2]

Glareano karakterizis en sia verko Dodekachordon la hipofrigian modalon kiel „melankolian petegon“.[3] Komparu ankaŭ: afekciinstruo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Das Weizenkorn muss sterben (GL 620, 1972)
  • Ach Gott, vom Himmel sieh darein (EG 273)
  • Die Nacht ist vorgedrungen (GL 111, EG 471, 1939)
  • Christus, der uns selig macht (EG 77) / O hilf, Christe, Gottes Sohn (GL 181 ö) (proks. 1500)
  • Gloria I, Osterzeit (GL 411)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wieland Ziegenrücker: ABC Musik - Allgemeine Musiklehre, Breitkopf & Härtel 1997, p.137
  2. Karl H. Wörner, Lenz Meierott: Geschichte der Musik. Ein Studien- und Nachschlagebuch. Vandenhoeck + Ruprecht, Göttingen 1993, ISBN 3-525-27812-8, S. 47. (online)
  3. Johann Heinrich Friedrich Ludwig Jansen: Die evangelische Kirchengesangskunde. Jena 1883, S. 88. (online)