Hipotezo dokumenta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skemo de la "Hipoteza dokumenta" aŭ "de la kvar fontoj"
'J': tradicio Javista
'E': tradicio Eloista
'D': tradicio Readmona
'P': tradicio Pastra kodo
* inkluzivas la plejparton de Levidoj
† inkluzivas la plejparton de Readmono
‡ "Readmona historio": Josuo, Juĝistaro, 1-2 Samuelo, 1-2 Reĝoj

La hopitezo dokumenta aŭ teorio de la kvar fontoj aŭ teorio de JEDP, estas hipotezo koncernanta la formiĝon de la unuaj kvin libroj de la Biblio, kiuj prenas la nomon Pentateŭko aŭ hebrelingve Torao.


Priskribo de la hipotezo[redakti | redakti fonton]

Laŭ tradicio taksata historia kaj de la judaj komunumoj kaj kristanaj, almenaŭ ĝis la lasta jarcento, la Pentateŭko estintus verkita rekte de Moseo.

Male, laŭ moderna ekzegezo kaj historia kritiko, poststudoj komenĉiĝintaj jam en 18a jarcento, la Pentateŭko estus kolekto de rakontoj, formiĝintaj en la postekzila epoko, apogiĝintaj sur diversaj skriboj de antaŭaj epokoj. Tio estus komfirmita de diversaj karakterizoj de la tekstoj kiel, ekzemple:

[1]

La unua iniciatinto de tiu hipotezo estis Jean Astruc iu ĝin konigis anonime en la jaro 1753. Poste, je la komenciĝo de la 20a jarcento la teorio trovis pruvanton kaj disvastiganton en la germana Julius Wellhausen (kaj ties skolo), kiu reordigis la diversajn hipotezojn kaj postulis la dokumentan teorion, hipotizante, ke en la redaltado de Pentateŭko agadis kvar malsamaj tradicioj.

La tradicioj estas rakontoj transdonitaj laŭlonde de la epokoj buŝforme kaj skribforme. El la inicialoj de la ilia nomoj, la teorio estas ankaŭ difinita JEDP.

(Sendepende, dume, de tiuj teorioj, ke Moseo ne estas la aŭtoro de Pentateŭko jam eniris la komunan scion de eklezioj ankaŭ per aliaj argumentoj)

Dekunuajarcenta manuskripto de Targumo


La fontoj JEDP[redakti | redakti fonton]

La fonto J (aŭ Javea) kaj tiu E (aŭ Elohima) tiel estas nomataj pro ilia maniero nomi Dio.

La «Javista» tradicio originas en monarkia epoko de (10-a/9-a jarcentj). En ĝi, la homo kaj lia mondo estas priskribitaj kun granda konkreteco kaj kun analizoj de la internaj konfliktoj de la homa koro - Dio estas multe proksima al sia popolo kaj fojfoje estas kvazaŭ antropomorfigita (same kiam Dio promenas en la Edena ĝardeno). Estas, ĝi, malmulte interesita pri la aspektoj historiaj/juraj, kaj nomas la «Sinajo» la monton de la Apero.

La fonto Elohima uzas Elohim kiel nomo de Dio. Ĝi formiĝis en posta epoko (8a jarcento) en la norda Izraela reĝlando, post la disiĝo de la Nordo el la Sudo de la unueca ŝtato, En ĝia teologia koncepto Dio estas vidata enmaniero pli transcenda ol la Javea: Dio parolas el la ĉielo, aperas en sonĝoj, aperas kiel anĝelo...

La tradicio D (aŭ Readmona) estas tiel signala ĉar dominanta en la libro Readmono. Ĝi reiriĝas al 7a jarcerto en la Juda Reĝlando de sudo, havas didaktikajn celojn koncernantajn la Leĝon kaj ĝi estus la regularo kiu, retrovita en la Templo, ekstartigis la postekzilan religian reformon.

La tradicio P (Kodo Pastra) kolektas rakontojn tre antikvajn, sed disvolviĝitan en epoko postekzila. Esence ĝi rilatas al liturgiajn kaj ritajn normojn kiuj superregas el la libro Levidoj. Wenham, Gordon. "Pentateuchal Studies Today", Themelios 22.1 (Oktobro 1996)

Redaktadoj[redakti | redakti fonton]

Fakuloj kutime datas la unuan redakton je la 750 a.K kiam oni mikse unuigis la fonton J kun la E: dua redakto, kombinanta la fontojn J kaj E kun la D kaj P, okazis en 5-a jarcento a.K.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Anglalingva : [2] Franclingva : [3] Hispanlingva : [4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[5][6]