Hirimotua lingvo
El Vikipedio
| hiri-motua (Hiri Motu ) | ||
| Parolata en | Papuo-Nov-Gvineo | |
| Denaskaj parolantoj | >0,02 milionoj | |
| Skribo | Latina skribo | |
| Lingvaj kodoj | ||
|---|---|---|
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | ho | |
| ISO 639-2 | hmo | |
| SIL | HMO | |
| Angla nomo | Hiri Motu language | |
| Franca nomo | hiri motu | |
| Vikipedio | ||
La hirimotua estas piĝino bazita sur la motua lingvo kaj unu el la tri oficiala lingvoj de Papuo-Nov-Gvineo, kune kun la angla kaj Tokpisino. Inter 100 mil kaj 250 homoj parolas ĝin, sed tre malmultaj homoj parolas ĝin denaske.
La hirimotua ekuziĝis ĉirkaŭ 1880 en la ĉirkaŭaĵo de Port Moresby, kie multaj fremduloj venis por komerci aŭ ekloĝi. Post kiam Papuo-Nov-Gvineo iĝis brita kolonio en 1888, la lingvo disvastiĝis pro ĝia uzado en la kolonia administrado, kaj speciale en la polico.
Nacilingvaj nomoj de la hirimotua estas Hiri Motu, Police Motu (polica motua), Pidgin Motu (piĝina motua) kaj Hiri. La vorto hiri signifas komercan vojaĝon.