Hispana ekonomia miraklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruita en 1957, je alteco el 142 m., la Turo el Madrido anoncas la alvenon de la hispana ekonomia miraklo.

La "hispana ekonomia miraklo" estis la nomo kiun oni donis al la epoko de akcelita ekonomia kreskiĝo kaj ekonomia plialtiĝo en Hispanio inter la jaroj 1959 kaj 1973. La internacia nafta krizo de la 1970-aj jaroj (nome 1973 kaj 1979) konstituis la finon de ĉi tiu periodo de forta kreskado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭa situacio[redakti | redakti fonton]

La 19a jarcento en Hispanio estis markita de la politika kaj socia nestabileco kiu senĉese ŝtopis la ekonomian disvolviĝon, kaj kiu respondecis pri la postlaso el Hispanio sub la plej modernigitaj kaj ekonomie sukcesaj el Okcidenteŭropo. Je la fino el la 19a jarcento kaj je la komenco de la 20a jarcento, Hispanio havis relativan stabilecon, kiu ete favoris kaj ebligis momentan ekonomian sukceson. La politika nestabileco revenis je la 1920-aj jaroj, aŭgmentita de la Granda Depresio, kaj kiu havis sian pinton dum la Hispana Enlanda Milito de 1936 al 1939. La milito estis venkita fare de la naciistaj trupoj kondukitaj de Francisco Franco, kiu memstarigis sin kiel kaŭdilo kaj diktatoro de la nacio. Estis tiame ŝtopo je komercado starigita same de la okcidentaj aliancanoj kiel de la komunista bloko. La reĝimo de Francisco Franco aplikis tiam aŭtarkion. La ekonomia revigliĝo estis tamen ege malrapida. La industria produktiĝo rehavis sian nivelon de 1936 proksimume nur en 1955. Danke al la restarigo de diplomataj rilatoj kun Usono kaj ties aliancanoj je la 1950-aj jaroj, pro la kreskanta strategia graveco de Hispanio je la vidpunkto de la Malvarma Milito, tio alproksimigis Hispanion al la okcidenta bloko, kiu kuntrenis malplifortiĝon de la internacia izoliteco kaj subiĝo el la ekonomiaj malfacilecoj de Hispanio.

Komenco de la "Miraklo"[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu okazintaĵo komenciĝis pro la reformigoj enkondukitaj de teknokratoj kiuj, kun la konsento de Francisco Franco, starigis kelkajn politikaĵojn por antaŭenpuŝi la disvolviĝon el Hispanio. Plejparto el ili anstataŭigis plurajn falangistajn postenulojn. La aplikiĝo de ĉi tiuj politikaĵoj ekzistis pro la formado de disvolvigaj planoj kaj havis sukceson plejparte: Hispanio ĝuis la duan plej grandan ekonomian kreskindicon, nure iomete post Japanio, kaj iĝis unu el la plej grandaj ekonomioj. Hispanio definitive aniĝis al la industriiĝintaj landoj, postlasante la misfunkcian disvolviĝon kaj malriĉecon kiun ĝi spertis antaŭe, ekde la perdo de la plimulto de sia Imperio dum la 19a jarcento. Turismo kaj elmigrado de ruraj sudaj regionoj kontribuis al la plialtigo de kapitaloj en la lando.

Tamen, ĉi tiu alta kreskiĝo, lasis ankaŭ ekologiajn damaĝojn (pro la senloĝiĝo de pluraj regionoj) kaj aliajn malbonojn kiujn oni devis reguligi estontece.