Saltu al enhavo

Histadrut

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Histadrut (Hebree: Federacio) estas la Israela unio de sindikatoj. Ĝia oficiala nomo estas "HaHistadrut HaKlalit shel HaOvdim B'Eretz Yisrael (Hebree: Ĝenerala Federacio de laburistoj de la Lando de Israelo).

Ĝi estis kreita en Haifa en 1920, kiel sindakato por la judaj laboristoj de Palestino. En 1927, ĝi iam enkluzivis 75% de la judaj laboristoj. Laŭ grade la Histadrut fariĝis grava institucio. Ĝi posedis multajn entreprenoj kaj fabrikoj, kaj eĉ propran bankon, nomita Bank HaPoalim.

En 1983, estis 1600 000 membroj, alivorte 85% de la laboristoj de Israelo. Ĝi ankaŭ enkluzivis 170 000 araboj. La Histadrut komencis enlasi arabojn en 1959.

Post la liberaligo de la Israela ekonomio en la okdekaj jaroj, la Histadrut perdis iom da gravecon en la Israela socio.