Estanteco
El Vikipedio
(Alidirektita el Hodiaŭ)
Alegorio de la tempo, Tiziano
Estanteco estas ne ekzakte limigita tempointervalo inter estinteco (paseo) kaj estonteco (estonto). Aliaj esprimoj estas nuneco, nuna epoko, estanta tempo, nuno, hodiaŭ.
Signifoj:
- Gramatiko: Vidu Tenso
- Fiziko, Filozofio: Vidu Tempo
- Religio: En orientaj religioj la ejo de eterna vivo ne estas estonteco ĉiela, sed la nuna momento; vidu Hinduismo, Budhismo.
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri hodiaŭ/estanteco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
« Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. »
|
|
« Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas. »
|
|
« Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan. »
|
