Hortensio Felikso Paravicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Hortensio Félix Paravicino pentrita de El Greco ĉirkaŭ 1609.

Hortensio Felikso Paravicino, en hispana oficiale Hortensio Félix Paravicino y Arteaga (12an de oktobro, 1580 – 21an de decembro, 1633) estis hispana predikisto kaj poeto el la nobela familio Pallavicini.

Li naskiĝis en Madrido kaj estis edukita ĉe la lernejo de Jezuitoj en Ocafra, kaj la 18an de aprilo, 1600, aliĝis al la Triunuanoj. Prediko antaŭ Filipo la 3-a ĉe Salamanko en 1605 elstarigis la figuron de Paravicino, prosperis en sia ordo, kaj ricevis gravajn postenojn kiaj tiu de reĝa predikisto en 1616, kaj post la morto de Filipo la 3-a en 1621 produktis faman funebran diskurson.

Lia Oraciones evangélicas (1638-1641) montris siajn retorikajn kapablojn, sed li ofte degeneris al vana deklamado, kaj turnas sin al troaj metaforoj. Lia Obras posthumas, divinas y humanas (1641) inkludas kaj religiajn kajnereligiojn poemojn, same kiel teatraĵon titole Gridonia; lia versaro, kiel lia prozo, troigas la karakterojn de Gongorismo, sed li estis bone konsiderita en sia epoko. Li estis fakulo pri pentrarto, sed defendis detruadon de ĉiuj pentraĵoj enhavantaj nudulojn, kio estis ekstrema sinteno eĉ por la 17ajarcenta Hispanio, kie kaj la reĝo kaj la ĉefaj korteganoj posedis galeriojn de tiaj artaĵoj en relative privataj areoj, kaj tiele tiu diskurso ne estis publikita en la intencita broŝuro.[1]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Bibliografio

  • CANO NIETO, A. (eld.), Oraciones evangélicas o discursos panegíricos y morales del M. Fr. Hortensio Félix Paravicino, Madrid, Joachin Ibarra, 1766, 6 vols.
  • CERDÁN, F. (eld.), Honras fúnebres y fama póstuma de Fray Hortensio Paravicino, Texto reunidos y presentados por..., Toulouse, Ed. Hélios, 1994.
  • CERDÁN, F. (eld.), Fray Hortensio Paravicino. Sermones cortesanos, Madrid, Ed. Castalia, 1994.
  • CERDÁN, F., Catálogo general de los sermones de Fray Hortensio Paravicino, Toulouse, Ed. Hélios, 1990.
  • CERDÁN, F., Paravicino y Arteaga, H. F.: Dictionnaire de Spiritualité XII (1984) 295‑207;
  • MILLÁN, P.G., «Paravicino y el Greco», Revista de la Universidad de Valladolid, Cast. I, 194041, págs. 119-142
  1. Javier Portús, p.63, in: Carr, Dawson W. Velázquez. Ed. Dawson W. Carr; also Xavier Bray, Javier Portús and others. National Gallery London, 2006. ISBN 1-85709-303-8