Hospitalo Sankta Spirito (Lübeck)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Hospitalo Sankta Spirito
konstruaĵo • emeritejo • Q437641 • spektaklejo • ekshospitalo
Bazaj datoj
Konstrustilo Brikogotiko vd
Lando Germanio vd
Situo Lübeck's Old City
Adreso Am Koberg 11, 23552 Lübeck
Situanta sur Koberg
Situo
Geografia situo 53° 52′ 17″ N, 10° 41′ 23″ O (mapo)53.871310.6898Koordinatoj: 53° 52′ 17″ N, 10° 41′ 23″ O (mapo)
Hospitalo Sankta Spirito (Ŝlesvig-Holstinio)
Hospitalo Sankta Spirito (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Hospitalo Sankta Spirito
Hospitalo Sankta Spirito
Situo de Hospitalo Sankta Spirito
Map
Hospitalo Sankta Spirito
Retejo https://www.luebeck.de/de/stadtleben/tourismus/luebeck/sehenswuerdigkeiten/historische-gebaeude/heiligen-geist-hospital.html
vdr

La Hospitalo Sankta Spirito (germane Heiligen-Geist-Hospital), konstruita en 1286 je Lubeko, estas unu el la plej aĝaj, ankoraŭ ekzistantaj socialaj institucioj de la mondo. Ĝi sekvas la tradicion de la Hospitaloj Sankta Spirito laŭ la modelo de la Ospedale di Santo Spirito in Sassia en Romo. Prizorgantoj de la malsanuloj kaj malriĉuloj en ĉi tiu domo estis monaĥoj de la Ordeno de la Sankta Spirito.

La konstruaĵo laŭ gotika arĥitekturo estas unu el la plej elstaraj domensembloj de la urbo kaj bela ekzemplo por brikgotiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam komercisto Bertram Morneweg revenis el Rigo, kie li aktivis, al Lübeck, li estis krom aliaj riĉaj komercistoj unu el la kunfondintoj kaj unua estro de la Hospitalo, kiun oni konstruigis laŭ brikgotika stilo. Al la malsanulejo apartenis en kaj ĉirkaŭ Lübeck multaj bienoj, kies enspezoj sufiĉis por prizorgi la malsanulojn kaj malriĉulojn kaj por subteni aliaj instituciojn. Al ĝi apartenis ĝis la regna deputacia fina akto de 1803 ankaŭ hospitalaj vilaĝoj en Meklenburgio kaj en Holstinio. En 1935, antaŭ atendata teritoria novorganizado, kiu minacis la historiajn enklavojn de Lübeck, okazis interŝanĝo de bienoj: la urbo ricevis bienojn ene de la urbolimoj, kaj la Hospitala Fondaĵo Hospitalo transprenis eksterurbajn bienojn.[1]

Koridoro en la Hospitalo, ambaŭflanke la ĉambretoj

Komence la domo estis malsanulejo, kies loĝantoj estis submetitaj al monaĥeca regularo, sed ricevis nutraĵojn kaj ekde la 17-a jarcento ok fojojn ĉiujare varman banon. Dum la reformacia epoko oni ŝanĝis la malsanumlejon en „profanan“ maljunulejon, kiu ĝis nun konserviĝis. Origine la litoj de la malsanulejaj loĝantoj staris en la halo. En la 18-a jarcento la unua kaj dua etaĝoj funkciis kiel malsanulejo. En 1820 oni konstruis grandajn lignajn kamerojn, sen plafonojn kaj separitajn laŭ seksoj.[2] Ekzistis krom tio malgranda biblioteko kaj apoteko. Ĝis 1970 ĉi tiuj kameroj estis loĝataj; la loĝantonomoj estas ankoraŭ legeblaj de sur la pordoj.

Hospitalo Sankta Spirito estas fondaĵo, kiun administras la hansourbo Lübeck.[3] Ankoraŭ nun Hospitalo Sankta Spirito estas parte maljunulejo kaj flegejo.

Al la Hospitalo ankaŭ apartenas trinava halopreĝejo kun multaj murpentraĵoj kaj fondintomedalionoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Wilhelm Dittmer: Das heil. Geist Hospital und der St. Clemens Kaland zu Lübeck, nach ihren früheren und jetzigen Verhältnisse, aus den Urkunden und Acten beider Stiftungen. Lübeck 1838 (Digitalisat)
  • Joachim Goege: Die Elisabeth-Legende im Heiligen-Geist-Hospital. En: Der Wagen 1954, pj. 54-60
  • Peter Guttkuhn: Gertrud Mornewech stiftet eine Vikarie. En: Vaterstädtische Blätter, Lübeck 1977, pj. 92-93
  • Uwe Albrecht (eldoninto): Corpus der mittelalterlichen Holzskulptur und Tafelmalerei in Schleswig-Holstein. Volumo 2: Hansestadt Lübeck, Die Werke im Stadtgebiet. Kiel: Ludwig 2012 ISBN 978-3-933598-76-9

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans Rathje Reimers: Lübecks territoriale Entwicklung – Teil 3: Die Exklave Behlendorf. En: Lübeckische Blätter 177 (2012), p. 128 sj.
  2. Deutscher Verband Frau und Kultur e. V., Gruppe Lübeck: Weihnachtsmarkt im Heiligen-Geist-Hospital zu Lübeck. Faldfolio el novembro de 2010.
  3. Stiftungsverwaltung Lübeck. Arkivita el la originalo je 2015-01-23. Alirita 2015-01-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]