House of Wax (filmo)
El Vikipedio
La Maison de cire (Domo el Vakso), kovrilo de franca DVD
House of Wax (Domo el Vakso) estas usona horora filmo de Jaume Serra aperinta en majo 2005.
Enhavo |
[redakti] Rakonto
Ses gejunuloj foririntaj por spekti futbalmatĉon ekpaneas, izolitaj en arbaro kaj postsekvataj de mistera aŭto. Loka enloĝanto proponas konduki ilin al najbara urbo Ambrose, kie troviĝas garaĝo.
La gejunuloj apartiĝas kaj esploras la urbeton. Ili iom poste estas logataj de stranga muzeo, Domo el Vakso, kie statuoj estas tiel realismaj, ke oni kredas ilin vivantaj.
La grupo spertos proprakoste, ke la skulptisto de Domo el Vakso kaj liaj kunuloj pretas pligrandigi sian strangan kolekton.
[redakti] Teĥnikaĵoj
- Reĝisoro: Jaume Serra
- Produktoro: Joel Silver (Dark Castle Entertainment, Silver Pictures, Village Roadshow Pictures kaj Warner Bros Pictures)
- Muntisto: Joel Negron
- Muziko: House of Wax
- Foto: Stephen F.
- Daŭro: 108 minutoj
- Aperdato: 25-a de majo 2005
[redakti] Rolularo
- Elisha Cuthbert: Carly Jones
- Chad Michael Murray: Nick Jones
- Brian Van Holt: Bo / Vincent Sinclair
- Paris Hilton: Paige Edwards
- Jared Padalecki: Wade
- Jon Abrahams: Dalton Chapman
- Robert Ri'chard: Blake
- Damon Herriman
- Andy Anderson
[redakti] Anekdoto
House of Wax signas la veran debuton de Paris Hilton en kino.
[redakti] Videoteko
DVD de la filmo estis eldonita en oktobro 2005.
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Filmo |