Hoyos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Hoyos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10850
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Jesús Marcelo Hernández Lozano
Demografio
Loĝantaro 979  (2007)
Loĝdenso 57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 10′ N, 6° 43′ U (mapo)40.169166666667-6.7213888888889Koordinatoj: 40° 10′ N, 6° 43′ U (mapo) [+]
Alto 400 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Hoyos (Tero)
Hoyos (Tero)
DEC
Hoyos
Hoyos
Situo de Hoyos
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hoyos [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Hoyos [Ojos] (Truoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas soyanos. La censita populacio en 2007 estis de 979 loĝantoj.

Situo

Hoyos estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, je altitudo de 400 m; je 100 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 160 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 15 km². Ĝi limas norde kun Trevejo kaj Acebo, sude kun Moraleja kaj Cilleros, oriente kun Perales del Puerto kaj okcidente kun Cilleros.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe turismo ĉefe printempe, somere kaj aŭtune. Hoyos estas centro de komarketo kie sidas organismoj por la disvolvigo kaj socia kaj ekonomia de la ĉirklaŭaj vilaĝoj. La tri ĉefaj produktoj de la zono estas ŝinko, olivoj kaj olivoleo.

Hoyos kaj sia preĝejo.

Vidindaĵoj

Preĝejo Ntra. Sra. del Buen Varón.

La Preĝejo Ntra. Sra. del Buen Varón (15a kaj 16a jarcentoj), sed de romia deveno, kiu konservas pordon de antaŭa konstruaĵo. Elstaras gotikaj pordoj kaj retablo baroka. Ie en la preĝejo oni entombigis la restaĵojn de la episkopo de Coria Juan Álvarez de Castro, mortigita en tiu vilaĝo de la francoj la 29an de aŭgusto de 1809, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Estas ankaŭ monaĥejo de franciskanoj nuntempe en ruinoj.

Ĉirkaŭe oni povas ĝui de belaj naturaj lokoj, kiel natura naĝejo.

Eksteraj ligiloj