Coria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Coria
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro Flag of Extremadura.svg
Provinco Cáceres
Urbestro José Manuel García Ballestero (PP)
Demografio
Loĝantaro 210  (2008)
Geografio
Areo 41,77
Loko de la Provinco de Cáceres en Hispanio
v  d  r
Information icon.svg

Coria [KOrja] , "muy noble y muy leal Ciudad de Coria" (tre nobla kaj lojala urbo de Coria), estas urbo kaj municipo de la provinco de Cáceres, en la nordo de la regiono de Ekstremaduro, sudokcidente de Hispanio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la provinco de Cáceres kaj ankaŭ de la regiono Ekstremaduro, borde de la rivero Alagón kaj en la samnoma komarko Valo de Alagón. La municipa teritorio de Coria, kun 103 km² de surfaco, limas kun:

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Coria inter 1991 kaj 2007
1991 1996 2001 2007
11108 11900 12086 12767

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas centro de komarko dediĉita al agrikulturo (de irigacio) kaj brutobredado.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La plej fama festo estas Sankta Johano fine de junio, kio okazigas akran regionan, nacian kaj eĉ internacian polemikon, ĉar la kerno de la festo estas liberigo de taŭro surstrate kie homoj ĉikanas la beston, ĝenas ĝin kaj fine oni mortigas ĝin. Tre ofte okazas vundoj kaj foje mortoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prakomenco[redakti | redakti fonton]

Oni ne konas precize la daton de la fondo de la urbo Coria, tamen oni supozas, ke la fruktodonaj bordoj de la rivero Alagón ebligis praokupadon, ĉar oni trovis ŝtonajn materialojn de la periodo aĉelano antikva (300.000 a.K.).

Unua setliĝo estus de la popolo vetono, de familio de Keltoj, kiu ĉirkaŭ la jarcentoj 8-a kaj 7-a a.K. lokigas sian ĉeflokon en la antikva Caura.

La romia mondo[redakti | redakti fonton]

Nordo de la romia Murego de Coria, rekonstruita post la mezepoka rekonkero de la urbo kontraŭ araboj.

Dum la romia konkero, ĉirkaŭ la jarcento 1-a a.K., pro ordono de la romia konsulo Quinto Cecilio Metello Pío, la setliĝo eknomiĝis Castrum Cecilium Cauriensis, praa de la posta Caurium, impostiga municipo kiu, dum la Malalta Imperio, atingis la romian civitanecon, enkadrita en la Conventus Emeritensis de la tiama provinco Lusitania.

Falita la Imperio, ĉirkaŭ la jarcento de la jarcento 5-a, Coria, kiel la resto de Hispanio, estis sub ĝermana regado kaj eĉ iĝis grava loko de la regno hispano-visigoto de Toledo, kiam oni fondis la episkopa sidejon en Coria (en 589 subskribas la protokolojn de la 3-a Koncilio de Toledo Jaquintus, Episcopus cauriensis).

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Pro la islama invado, post la jaro 711, la antikva Caurium eknomiĝas Qüriya, kaj estis celo de pli ol du jarcentoj de luktoj inter islamanoj kaj kristanoj, ĝis ties lasta rekonkero farita de la reĝo de Leono Alfonso la 9-a. Poste ĝi estos celo de la luktoj inter nobeluloj kaj je la 14-a kaj 15-a jarcentoj ĝi estis, kiel Grafejo, sub regado de la familio Solís, kiu vendis la titolon al familio Álvarez de Toledo en 1472, kiam iĝis parto de markisejo de Alba.

Moderna kaj Samtempula Coria[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Coria.

Ekde tiam la urbo de Coria malgraviĝis, kvankam denove estis celo aŭ ejo de luktoj dum militoj kontraŭ Portugalio dum la 17-a jarcento kaj dum la Milito de Sendependiĝo dum la 19-a jarcento. Dum la 20-a jarcento la episkopejo de Coria kuniĝis kun tiu de Cáceres kaj de tiam ĝi nomiĝas de Coria-Cáceres.

Festoj de Sankta Johano[redakti | redakti fonton]

Estas la plej famaj festoj de la urbo, la regioneto kaj unu el la plej konataj en la regiono Ekstremaduro. La ĉefrolulo estas taŭro. Okazas ĉiujare inter la 23-a kaj la 29-a de junio kaj estis agnoskita kiel kulturaĵo de la regionaj instancoj. Plej interesaĵo estas, ke la taŭroj restas libera eĉ dumnokte unue en la placo sed poste tra la tuta historia kvartalo kaj tie ĉeestantoj devas eviti lin. Tre ofte la taŭro mortigas iun kaj vundas multajn. Post kelkaj horoj de tiu "evitado" oni mortpafas lin. La festo ricevis la kritikojn de bestoprotektantoj ĉar oni ĉikanas la taŭron kaj oni torturas lin per pafado de pinĉiloj kaj oni senhonorigas lin post lia morto per fortranĉado de koljonoj. Tiu polemiko daŭras inter kontraŭstarantoj kaj defendantoj, kiel ĉie en Hispanio kie okazas festoj per taŭroj.

Festoj de Sankta Johano en la historio[redakti | redakti fonton]

La praloĝantoj vetonoj estis brutobredistoj kaj supozeble ili jam adoris la taŭron kaj la feston de komenco de la somero antaŭ la fino de junio. La romiaj kristanoj koincidigis tiujn kredojn kun tiu pri Sankta Johano Baptisto. Jam en mezepokaj dokumentoj de komencoj de la 13-a jarcento oni mencias tiun feston kaj ties rilaton kun brutbredado kaj ludoj ene de la urbo. Fine de la 15-a jarcento oni mencias, ke temas pri taŭrludoj kaj same en postaj dokumentoj. En la 16-a jarcento oni malpermesis tiujn festojn kaj okazis juĝaj proceduroj por restarigi ilin.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Pordo de la Murego de Coria, de romia bazo kaj moderna aspekto.
  • Muregoj, de romia deveno (3-a kaj 4-a jarcentoj), kun arabaj aldonaĵoj kaj mezepokaj. Oni konservas preskaŭ tute. Ĝi enhavas kvar pordojn, el kiuj du estas romiaj.
  • La Katedralo de Sankta Maria de la Supreniro al la Ĉielo, gotika stilo, kun gravaj aldonaĵoj de stiloj plateresko kaj baroko. Ĝi enhavas pentraĵojn, skulptaĵojn kaj juvelojn. Gravas episkopaj tomboj kaj korusejo.
  • Katedrala Muzeo, en la klostro de 14-a kaj 15-a jarcentoj.
  • Episkopa Palaco, konstruita en 1628 sur antikvaj konstruaĵoj de baroka stilo. Ĝi konservas defendan turon el briko de stilo mudeĥaro.
  • Kasteloj, konstruitaj inter 1472-1478 de la arkitekto Juan de Carrera, por la Dukoj de Alba kaj Markisoj de Coria.
  • Ermito de Nia Sinjorino de Argeme, baroka de la 18-a jarcento.
  • Reĝa Malliberejo, konstruita en 1686 laŭ barokaj indikoj de Alonso Hernández de Garrovillas. Nuna sidejo de la Urba Muzeo.
  • Malnova PontoMezepoka Ponto, de la 15-a kaj 16-a jarcentoj, konstruita sur alia ponto de romia deveno. Estas kuriozaĵo ke sub tiu ponto nuntempe ne estas rivero kiu translokiĝis iam.
  • Monaĥinejo de la Dipatrino, konstruita en la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Estas renesanca klostro kun mudeĥara pavimo kaj kolekto de pentraĵoj kaj eburaĵoj.
  • Preĝejo de Sankta Jakobo, baroka de la 16-a kaj 17-a jarcentoj.
  • Palaco de la Dukoj de Alba, de la 15-a kaj 16-a jarcentoj, konstruita laŭ stilo gotika-renesanca kun mudeĥaraj kortoj kaj renesanca ĝardeno. Nune estas posedaĵo de la familio de Rafael Sánchez Ferlosio, fama hispana verkisto.
  • Mezepoka kvartalo.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)