Hummel-domo (Bratislavo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hummel-domo en Bratislavo

Hummel-muzeo (slovake: Múzeum Johanna Nepomuka Hummela respektive Pamätný dom J. N. Hummela) troviĝas en Bratislavo, Slovakujo (strato Klobučnícka 2). Temas pri ĝardendomo renesancstila kaj medio de la loko de la naskiĝdomo de la komponisto Johann Nepomuk Hummel.

Doma historio[redakti | redakti fonton]

Longe antaŭ ties naskiĝo estis surloke jam domo. La muzeo mem gastas en historia domo apuda, do en medio en kiu pli frue staris la naskiĝodomo. Ĝi konstruitis en la 17-a jarcento kaj en 1755 aldonitis ĉe du flankoj apertaj ŝtuparoj kun loĝioj ambaŭfine. Sur fasado de 1909 estas reliefo pri la kronado de la Virgulino Maria el la mezo de la 18-a jarcento. Ĝi originas de la familia domo de la Hummel-oj. En niaj tagoj estas la objekto en interna korto de novbaroka lu-doma bloko konstruita nur en la 1910-a jaro.

En 1937 la municipo, okaze de la 100-a datreveno de la komponista naskiĝtago, instalis muzeon. La ekspozicioj plurfoje renovigitis, la lastpasintan fojon en 2007.

Eksponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Enkondukas onin la elmontrado en la vivon de la familio de la komponisto kaj en ties junulajn jarojn respektive trejniĝajn jarojn. Hummel ja estis disĉiplo de Wolfgang Amadeus Mozart: la talentita Hummel gastis en multaj eŭropaj jaroj akompanate de la patro. Dokumentatas liaj neniam - eĉ post foriro el Bratislavo - ĉesantaj kontaktoj kun bratislavanoj kaj lia elstara rolo ene de la eŭropa muzikistaro. Grafikoj kaj arkivaĵoj reproduktitaj donas al la vizitantoj interesajn enrigardojn ĉi-rilaten.

Krome staras muzee piano kaj du klavicenetoj kiujn estis uzinta ankaŭ Hummel. Videblas skribotablo kaj mortmasko liaj, krome modelo por monumento en Vajmaro kaj eta versio de la bratislava monumento kiun kreis la orforĝisto M. Weinstabl. Faristo de la originala monumento hummel-a en Bratislavo estis la skulptisto Viktor Tilgner.

Vitrine admireblas ankaŭ maloftaj eldonoj de hummel-aj komponaĵoj kaj kelkaj aŭtografoj. Estu atentigite ankaŭ pri bela busto de la komponisto kiun elfaris Alojz Rigele.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]