Hunedoara (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Hunedoara

Hunedoara (urbo) (hungare Vajdahunyad vajdahunjad, germane: Eisenmarkt, Eisenstadt) estas urbo en Rumanio ĉe la orienta piedo de Rusca-montaro laŭ la rivereto Cerna, sude de Deva, en la samnoma distrikto. Sian nomon ĝi ricevis de Johano Hunyadi, al kies familo donacis ĝin Sigismondo la 1-a. Administre apartenas al ĝi Buituri, Răcăştia, Peştişu Mare, Teliucu Superior. Oni aligis al ĝi antaŭ 1945 Zlaşti.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 4520 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 78 551 (rumanoj, 6,5% hungaroj).

Historio

Ĝia unua skriba mencio estas en 1265. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Hunyad vármegye). La fortikaĵo estas menciita unue en 1446. Ĝian konstruigon komencis Johano Hunyadi kaj finis lia filo Matiaso la 1-a. En 1482 li donacis kaj la urbon kaj la fortikaĵon al sia filo Johano Korvin.

Fonto

Gravaj personoj

Eksteraj ligiloj