Hungara Muzeo pri Metia Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La muzea konstruaĵo

La Hungara Muzeo pri Metia Arto (hungare Magyar Iparművészeti Múzeum) estas muzeo en Budapeŝto, kiu prezentas artajn verkojn iam destinitajn por praktika ornama celo ("aplikata arto"). Ĝia hungara nomo laŭvorte signifas hungara industri-arta muzeo.

La muzeo estis fondita en 1873, kiam dum la Monda Ekspozicio en Vieno Hungario akiris, laŭ parlamenta decido el 1872, objektojn de aplikata arto je 50.000 forintoj. La unua ekspoziciejo por tiuj objektoj kaj pliaj akiraĵoj estis ŝtuparejo de la Hungara Nacia Galerio, poste la Malnova Galerio de Artoj. Propran konstruaĵon la muzeo ricevis en 1896; ĝin konstruis, pro gajno en konkurso, Ödön Lechner kaj Gyula Pártos. La inaŭguro okazis la daton 25-an de oktobro 1896.

En la muzeo okazas dumtempaj ekspozicioj laŭtemaj. Ĝia biblioteko ampleksas 50.000 volumojn kaj troviĝas en la unua etaĝo.

Hungara Muzeo pri Metia Arto (Budapeŝto)
Hungara Muzeo pri Metia Arto (Budapeŝto)
DMS

La muzeo situas en la 9-a distrikto de Budapeŝto (Ferencváros (distrikto), strato Üllői 33–37). Koordinatoj: 47° 29′ 11″ N 19° 4′ 7″ O / 47.48639 °N, 19.06861 °O / 47.48639; 19.06861 (mapo) Koordinatoj: Parametro: "type=" estu "type:"
{{#coordinates:}}: cannot have more than one primary tag per page Koordinatoj: Parametro: "type=" estu "type:"
Koordinatoj: Parametro: "type=" estu "type:"

Eksteraj ligiloj