Huntsman Corporation

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Huntsman Corporation estas usona-globa firmao fabrikanta kaj disvendanta kemiajn produktojn kaj iliajn derivaĵojn. Ĝia ĉefsidejo estas en Sallagurbo, Utaho, Usono. Inter ĝiaj ĉefaj subdividoj estas fakoj pri Antaŭenigitaj Materialoj, Rendimentaj Produktoj, Pigmentoj, Poliuretanoj, kaj Teksaĵaj Efektoj.

Ĝin fondis en 1970 (sub la nomo Huntsman Container Corporation) Jon Huntsman, Sr. (la patro de Jon Huntsman, Jr.). La fondinto restas la prezidanto de la estraro, kaj la nuna kompaniestro estas Peter Huntsman. Kvankam ĝi restas esence familia firmao, en 2005 ĝi ekvendis publikajn akciojn en la Novjorka Borso, kaj en 2007 ĝi partoprenis iom akran polemikon kun pluraj aliaj firmaoj, kiuj alterne provis kaj rifuzis aĉeti ĝin. Finfine ĝi restis sendependa.

Eksteraj ligiloj

Oficiala retpaĝaro (anglalingva)
Oficiala ĉinia retpaĝaro (anglalingva)