Jon Huntsman, Jr.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jon Huntsman, Jr.
Persona informo
Jon Huntsman Jr.
Naskiĝo 26-an de marto 1960 (1960-03-26) (64-jaraĝa)
en Palo Alto
Religio Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj TagojMormonoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Utaho • Lernejo Wharton • Highland High School • Nacia Tajvana Norma Universitato vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Jon Huntsman, Jr.
Familio
Patro Jon Huntsman Sr. vd
Patrino Karen Haight vd
Edz(in)o Mary Kaye Huntsman vd
Infanoj Abby Huntsman vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • misiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jon Meade HUNTSMAN, Jr. (naskita la 26-an de marto 1960) estas usona politikisto, komercisto, kaj diplomato, kiu servis interalie en la registaroj de kvin usonaj prezidentoj, kaj kiel la subŝtatestro de Utaho, kaj kandidatis por la respublikana prezidenta nomumo en 2012.

Li laboris por Ronald Reagan en la Blanka Domo; por George H. W. Bush li servis kiel subvicministro pri Komerco, kaj poste (1992-1993) kiel ambasadoro en Singapuro sub Bush kaj Bill Clinton. Sub George W. Bush li servis kiel la Usona Subdelegito pri Komerco, lanĉante globan intertraktadon prikomercan en Doho (Kataro) en 2001 kaj gvidante la enlasiĝon de kaj la Popola Respubliko de Ĉinio kaj la Respubliko de Ĉinio en la Mondan Organizaĵon pri Komerco.

Huntsman servis ankaŭ kiel la estro de la familia firmao, Huntsman Corporation, kaj elektiĝis Subŝtatestro de Utaho en 2004, reelektiĝante en 2008 per 78% el la voĉoj. Dum la subŝtatestrado, li servis ankaŭ kiel prezidanto de la Asocio de Okcidentusonaj Subŝtatestroj kaj kiel estrarano de la Nacia Asocio de Subŝtatestroj. En aŭgusto 2009, li demisiis por akcepti nomumon kiel la usona ambasadoro al la Popola Respubliko de Ĉinio en la registaro de Barack Obama. Li demisiis en 2011 por esplori prezidentan kandidatiĝon, sed post nesukcesa rezulto en la respublikana antaŭbalotado en Novhampŝiro en januaro 2012, li rezignis pri la kampanjo kaj donis sian subtenon al Mitt Romney.

Huntsman (same kiel Romney) estas el eminenta mormona familio; la patro de lia patrino, David B. Haight, estis apostolo de la mormona eklezio, kaj patroflanke li estas kvinageneracia posteulo de la mormona pioniro Parley P. Pratt. Li ne finis la mezlernejon, demisiiante kiel lernanto por esti klavaristo en la rokmuzika bando Wizard. (Poste li gajnis la diplomon GED.) Li servis junulaĝe kiel mormona misiisto en Tajvano, kaj post la [universitata diplomiĝo li kaj lia familio loĝis tie. Sekve, li flue parolas la ĉinan lingvon, kio helpis al li en la ambasadorado.