Mitt Romney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mitt Romney
Persona informo
Mitt Romney
Naskonomo Willard Mitt Romney
Naskiĝo 12-an de marto 1947 (1947-03-12) (77-jaraĝa)
en Detrojto
Religio Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj vd
Lingvoj anglafranca vd
Loĝloko Holladay vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Brigham Youngekonomika altlernejo HarvardUniversitato Stanford • jura altlernejo Harvard • Cranbrook Educational Community • Cranbrook Schools • Universitato Harvard vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Mitt Romney
Familio
Patro George W. Romney vd
Patrino Lenore Romney vd
Gefratoj G. Scott Romney vd
Edz(in)o Ann Romney vd
Infanoj Tagg Romney vd
Profesio
Okupo politikisto • konsultiĝisto • entreprenisto • verkisto de nefikcio • mormona misiisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Guberniestro de Masaĉuseco
Dum 20032007
Senatano de Utaho
Dum 2019
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mitt Romney ĉe CPAC
Mitt Romney
Mitt Romney kiel 70-a guberniestro de Masaĉuseco
Mitt Romney kun Prezidento de Usono Barack Obama en Blanka Domo
Mitt Romney kun sia edzino Anna (2007)
Mitt Romney kiel ĉefa afergvida oficisto de la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo

Willard Mitt ROMNEY ([ˈɹɑːmnɪ], naskiĝinta la 12-an de marto 1947 en Detrojto, Miĉigano) estas usona politikisto de la Respublikana Partio. Ekde januaro 2003 ĝis januaro 2007 li estis la ŝtatestro de la usona ŝtato Masaĉuseco. Li estis inter la kandidatoj de la Respublikana Partio en la usona prezidanta elekto de 2008, sed fine ene de la partio cedis la kandidatan postenon al John McCain. En la usona prezidanta elekto de 2012, la 12-a de januaro 2012 li venkis en la unua primara baloto de la Respublikana Partio en Nov-Hampŝiro. Li fariĝis la partia kandidato, kun Paul Ryan kiel vicprezidenta kandidato, sed ilin venkis Barack Obama kaj Joe Biden en la novembra baloto.

Pluraj el liaj ĝisnunaj decidoj estis vigle diskutataj en Usono: Ekzemple li en novembro 2004 provis neniigi la decidon de la supera kortumo de Masaĉuseco pri samseksemaj geedzecosimilaj partnerecoj per provo ŝanĝi la ŝtatan konstitucion kiu limigus la staton de geedzeco al por viro kaj virino. En decembro 2004 li deklaris batali pri reenkonduko de la mortopuno en Masaĉuseco. La leĝopropono, kiu antaŭvidis la mortopunon por terorismo, amasmurdo kaj murdo de policistoj, estis prezentita al la masaĉuseca Domo de Reprezentantoj la 28-an de aprilo 2005, sed estis malakceptita per 99 voĉoj kontraŭ 55. Krome li esprimis sian vetoon kontraŭ esplorado de praĉeloj, sed ankaŭ tiukaze la masaĉuseca Domo de Reprezentantoj klare voĉdonis kontraŭ lia decido.

Li estas senatano de Utaho ekde januaro 2019.