ICANN

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Icann.jpg
ICANN.

ICANN estas la Interreta Korporacio por atribui Nomojn kaj Ciferojn (angle : Internet Corporation for Assigned Names and Numbers). Ĝi estas senprofita korporacio kreita en oktobro 1998 celante transpreni iujn taskojn rilatajn al Interreto antaŭe plenumitajn de aliaj organizaĵoj, inter kiuj IANA. La kontrakto por ICANN venis de la Usona Komerca Departemento kaj estis "sola fonto" (sole sourced), kio signifas ke neniu alia (kiel Open Root Server Confederation - Malferma Radik-Servila Konfederacio- kiu ankaŭ fondiĝis en tiu tempo) rajtas proponi peton por plenumi la taskon. Tiuj taskoj entenas regi la nomizadon de domajnaj nomoj kaj IP-adresoj.
Ĝis nun la plej grava parto de ĝia laboro koncernis la enkondukon de sep novaj generaj supranivelaj domajnoj. Ĉiel ajn ĝia aktiveco estas tre diskutata. La 14an de Marto 2002, en publika renkontiĝo en Accra, en Ganao, ICANN decidis inter alie redukti la partoprenon de rekta publiko. La venonta renkontiĝo devus okazi en Ŝanhajo, Ĉinio.

Eksteraj ligiloj