IRPGF

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IRPGF
emblemo
flago
gerila organizaĵo
Komenco 31-a de marto 2017 vd
Fino 24-a de septembro 2018 vd
Ideologio

anarki-komunismo

Filioj Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo vd
vdr

La Internaciaj Revoluciaj Popolaj Gerilaj Fortoj (IRPGF) estis kolektivo de anarkiistoj balantantoj el la tuta mondo. Ĝia formado estis anoncita la 31an de marto 2017[1]. Laŭ la grupo, iliaj celoj estis defendi la socian revolucion en Rojava en norda Sirio, kaj disvastigi anarkiismon. La grupo anoncis sian malfondon la 24an de septembro 2018.

La IRPGF estis parto de la Internacia Libereca Bataliono ekde aprilo 2017[2].

La emblemo de la Internaciaj Revoluciaj Popolaj Gerilaj Fortoj (IRPGF)
IRPGF-Emblemo

Formado[redakti | redakti fonton]

La IRPGF estis kreita la 31an de marto 2017 kun la celo defendi la Revolucion de Rojava kaj kunlabori kun la Protektaj Taĉmentoj de la Popolo kaj la Kurdia Laborista Partio kontraŭ la Islama Ŝtato. Ili ankaŭ intencas progresigi anarkiismon en la siria regiono Rojava kaj, laŭ ili, defendi "sociajn revoluciojn kaj sociajn luktojn" tra la tuta mondo.

La anonco estis elsendita videofilme de la IRPGF en sociaj retoj kune kun skriba deklaro specifanta iliajn celojn. En la filmeto oni povas vidi plurajn gerilanojn kun kovritaj vizaĝoj, portantajn fusilojn AK-47, raketlanĉilojn RPG-7, sovetiajn mitralojn PK kaj eksplodaĵojn.[1] En la sama filmeto batalanto legas deklaron; malantaŭ li estas flagoj de la ILB, nigra flago kun la enfermita A, kontraŭfaŝisma ago-flago kaj la ruĝ-nigra flago.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

La ideologio de la gerilanoj estis anarki-komunismo. Inter ĝiaj celoj estis defendi la Rojavan Revolucion kontraŭ la Islama Ŝtato, la diversaj ĝihadistaj grupoj de la Turki-apogita Libera Siria Armeo kaj la turka okupado en Sirio. La batalantoj diras, ke iliaj celoj ne estas limigitaj al Rojava, sed ili ankaŭ intencas helpi en la bataloj kaj sociaj revolucioj tra la mondo. Ili ankaŭ aliĝas al horizontalaj principoj en sia organizo kaj "la lukto kontraŭ ĉiaj subpremoj", kiel seksismo, rasismo kaj klasismo, forigo de la ŝtato, kapitalismo kaj patriarkeco.[3]

Intervujoj[redakti | redakti fonton]

La IRPGF faris gravajn intervjuojn kun Middle East Eye,[4] CrimethInc[5] Enough is Enough[6], Insurrection News[7] ktp.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]