ISO 3166-2:LV

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ISO-kodoj de la 26 distriktoj (latve plurale rajoni, singulare rajons, ĝis la mezo de la 20-a jarcento ankaŭ historie plurale apriņķi respektive singulare apriņķis) kaj la 7 plej grandaj urboj de  Latvio konsistas el la ISO-kodo de Latvio, "LV", kaj po du literoj por la 26 distriktoj respektive po tri literoj por la 7 plej grandaj urboj. La latvaj distriktaj nomoj unue ĉiam mencias la distriktan ĉefurbon, sed mencias ĝin en la distrikta nomo en genitiva formo, tial interkrampe sekvas esperantlingva distrikta nomo, kiu vidigas la nomon de la distrikta ĉefurbo en nominativa formo.

Ekde la 1-a de julio 2009 tiu sistemo cetere ne plu aktualas: nun estas 9 respublikaj urboj kaj 109 komunumoj (latve plurale nomadi, singulare nomads), kaj la antaŭaj distriktoj estas nur historiaj. La internacia normo ISO 3166-2 tamen laŭ la stato de novembro 2010 ankoraŭ ne transprenis la administran reformon kaj do ankoraŭ ne publikigis kodojn por la novaj respublikaj urboj kaj komunumoj.

Distriktoj (rajoni)

Latva nomo distrikto kodo
Aizkraukles rajons distrikto Aizkraukle LV-AI
Alūksnes rajons distrikto Alūksne LV-AL
Balvu rajons distrikto Balvi LV-BL
Bauskas rajons distrikto Bauska LV-BU
Cēsu rajons distrikto Cēsis LV-CE
Daugavpils rajons distrikto Daugavpils LV-DA
Dobeles rajons distrikto Dobele LV-DO
Gulbenes rajons distrikto Gulbene LV-GU
Jelgavas rajons distrikto Jelgava LV-JL
Jēkabpils rajons distrikto Jēkabpils LV-JK
Krāslavas rajons distrikto Krāslava LV-KR
Kuldīgas rajons distrikto Kuldīga LV-KU
Liepājas rajons distrikto Liepāja LV-LE
Limbažu rajons distrikto Limbaži LV-LM
Ludzas rajons distrikto Ludza LV-LU
Madonas rajons distrikto Madona LV-MA
Ogres rajons distrikto Ogre LV-OG
Preiļu rajons distrikto Preiļi LV-PR
Rēzeknes rajons distrikto Rēzekne LV-RE
Rīgas rajons distrikto Rīga respektive distrikto Rigo LV-RI
Saldus rajons distrikto Saldus LV-SA
Talsu rajons distrikto Talsi LV-TA
Tukuma rajons distrikto Tukums LV-TU
Valkas rajons distrikto Valka LV-VK
Valmieras rajons distrikto Valmiera LV-VM
Ventspils rajons distrikto Ventspils LV-VE

Urboj

urbo kodo
Daugavpils LV-DGV
Jelgava LV-JEL
Jūrmala LV-JUR
Liepāja LV-LPX
Rēzekne LV-REZ
Rīga (Rigo) LV-RIX
Ventspils LV-VEN

Vidu ankaŭ