Ibaan
Ibaan /i.'ba.ʔan/ estas municipo en la provinco Batangoj, propranome Batangas /ba.'taŋ.gas/, en la tagaloga regiono de Filipinoj. Ĝi troviĝas 110 kilometrojn sude de Manilo. La landa areo estas 98,95 km2 kun loĝantaro de pli ol 45 649 personoj. La meza alteco estas 134 metroj.
Ibaan establiĝis oficiale kiel urbeto en la jaro 1804.
| Jaro | Loĝantaro | Kresko |
|---|---|---|
| 1995 | 34 757 | _ |
| 2000 | 40 165 | 3,15% |
| 2007 | 45 649 | 1,78% |
Enhavo |
Noma Origino [redakti]
La municipnomo venas el la nomo de arbspecio iba, sciencnome Phyllanthus distichus, sinonime Phyllanthus acidus.
Parolmetodo [redakti]
La loka parolmetodo estas tagaloga dialekto, Batangadialekto, kiu propranome nomiĝas Batangueño /ba.taŋ.'ge.ɲo/. Ĝi estas iomete malsama kompare al la Norma Filipino pro fortega intonacio kaj regionuzaj vortoj.
Ekzemplo:
Alám mo ba? (Normfilipine)
Alám mo ga? (Batangadialekte)
Scias vi ĉu? (laŭvorte)
Ĉu vi scias? (Esperante)
Ekonomio [redakti]
Multaj personoj laboras en la agrikulturo. Ibaan estas centro de la kulambô /ku.lam.'boʔ/, la moskitreto, kiun loka industrio produktas kaj profite vendas. La municipo havas grandan centran vendoplacon, kiu loke nomiĝas la palengke /pa.'leŋ.ke/.
Religioj [redakti]
Ekzistas preĝejoj de variaj religioj, sed ekzistas centra malnova preĝejo el la Hispana Epoko. La unua preĝejo, katolika, konstruiĝis en la jaro 1817. La nuna centra katolika preĝejo, Sankta Jakobo la Pligranda, konstruiĝis en la jaro 1854.
Multaj estas ja almenaŭ nome katolikaj, sed kelkaj estas protestantoj kaj apartenas al kirkoj kiel al la Iglesia ni Cristo kaj la Aglipayan, kiuj estas filipinaj novreligioj.
Kelkaj ankoraŭ praktikas nekristanajn ritojn, ekzemple per doni oferojn al altaroj pro aliaj spiritaj estaĵoj. Multaj kredas pri spiritaj estaĵoj kiel pri la tikbalang, homeska estaĵo kun ĉevalaspekta kapo. Do, multaj estas iom animismaj.
Transporto [redakti]
Ekzistas por la publika uzo multaj diverskoloraj tricikloj kaj ĵipoj.
Bildaro [redakti]
Bonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin.
Municiperoj [redakti]
Ibaan dividiĝas inter 26 municiperoj, lokanome baranggáy /ba.raŋ.'gaj/. Ĉiuj, escepte de la urbeto Población, estas kamparaj.
- Bago
- Balanga
- Bungahan
- Calamias
- Catandala
- Coliat
- Dayapan
- Lapu-lapu
- Lucsuhin
- Mabalor
- Malainin
- Matala
- Munting-Tubig
- Palindan
- Pangao
- Panghayaan
- Población
- Quilo
- Sabang
- Salaban I
- Salaban II
- San Agustín
- Sandalan
- Santo Niño
- Talaibon
- Tulay Na Patpat

