Ibn Hud

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abu Abdallah Ibn Juzuf Ibn Hud al-Judhami (Zaragozo, fine de la 12a jarcento - Almerio, 1238), plej konata kiel Ibn Hud, estis reĝo alandalusa kiu konkeris preskaŭ la tuton de la teritorioj de Al-Andalus de 1228 al 1237.

Ibn Hud estis posteulo de grava familio nobela, nome la hudioj de la Zaragozo.

Politiko

En la Batalo de Las Navas de Tolosa en 1212, la trupoj de la almohadoj estis venkitaj de la kristanoj, kaj la povo islama en Iberio ekdekliviĝis definitive kaj la Reconquista prenis novan elanon kiu okazigis dum la venontaj kvardek jaroj gravan avancon de la kristanaj regnoj, kiuj konkeris preskaŭ ĉiujn teritoriojn sudajn kiuj estis sub islama povo.

Tamen en tiuj jaroj malfacilaj por islamanoj estro apartenanta al la dinastio hudita nome Ibn Hud sukcesis akiri plej parton de Al-Andalus, kun la escepto de Valencio, kiu restis en manoj de Mardanis; dum Muhammad ibn Nasr sukcesis esti agnoskata kiel sultano de la provinco de Arjona kaj poste de tiuj de Guadix kaj Baza.

La insurekcio kontraŭ-almohada de Ibn Hud startis en Murcio en la jaro 1228; precize en la valo de Ricote, enpoviĝante en la urboj de Murcio, Kordovo, Sevilo, Malago, Almerio inter aliaj. Spite la komencan sukceson, Ibn Hud devis ankaŭ kontraŭstari la premon rekonkeranta de la kristanoj, kaj tiele Ferdinando la 3-a (Kastilio) ekde Toledo eliris kun sia armeo al Úbeda, urbo kiu pro malbona rilato inter Ibn Hud kaj Muhammad ibn Nasr al-Ahmar ne ricevis helpon. La kristanoj sieĝis tiun urbon la 6-a de januaro de 1233 kaj kiam ties defendantoj konvinkiĝis ke ili havis ŝancojn ricevi nek liveraĵojn nek helpon kapitulacis somere tiujare.[1]

Notoj

  1. Historia de España, Ramón Menéndez Pidal, Tomo XIII, Castilla y León (1217-1349), Madrid, Espasa-Calpe, 1990, paĝo 49. ISBN 84-239-4800-5