Ida Pfeiffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ida PFEIFFER [ida pfajfer], origine: Ida REYER, (naskiĝis la 14-an de oktobro 1797, mortis la 28-an de oktobro 1858) estis la unua virino, kiu sola vojaĝis tra la tuta mondo. Pri siaj sep mondvojaĝoj ŝi verkis 13 librojn.

Ida Pfeiffer naskiĝis en Vieno (Aŭstrio). Kvankam ŝi jam kiel infano revis pri grandaj vojaĝoj, ŝi en la jaro 1820 obeis al sia familio kaj edziĝis al advokato d-ro Pfeiffer, kiu estis 24 jarojn pli aĝa ol ŝi. Post kiam la du filoj plenkreskiĝis, la paro disiĝis.

Nun Ida Pfeiffer ekrealigis sian revon: Intertempe 44 jarojn aĝa, ŝi legis vojaĝpriskribojn, lernis fremdajn lingvojn kaj la konservadon de plantoj kaj bestoj.

De 1842 ĝis 1858 ŝi faris plurajn vojaĝojn, i.a. al Egiptio, Ĉinio, Brazilo, Islando kaj Tahitio. Inter la vojaĝoj ŝi dum mallonga tempo restis en Vieno.

Eksterlande Ida Pfeiffer vivis la primitivan vivon de la enloĝantoj. Ŝi ne timis danĝerojn: En la jaro 1852 en Sumatro – kiel unua eŭropanino – ŝi vizitis tribon, kiu onidire vivis kanibale. En Madagaskaro en 1858 ŝi spertis konflikton kun la reĝino Ranavola. La reĝino forpelis ŝin el la lando kaj Ida Pfeiffer malsana revenis al Vieno, kie ŝi la 28-an de oktobro 1858 mortis.

Listo de verkoj

  • Reise nach dem skandinavischen Norden... (1846)
  • Eine Frauenfahrt um die Welt (1850)
  • Meine zweite Weltreise (1856)
  • Reise nach Madagaskar (eld. 1861)