Ideomotora efiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ideomotora efiko estas psikologia fenomeno, en kiu persono faras agojn senkonscie. Simile al la refleksiva respondo al doloro, la korpo ofte agas senkonscie, sen la memvola decido de homo iniciati agon. Ekzemple larmoj formiĝas en la okuloj senkonscie sub la influo de sento de malĝojo, kutime sen libervola decido plori.

Hipnotigantoj profitas de la ideomotora efiko por distraj celoj. Kun ĝia helpo ili persvadas volontulojn el la spektantaro plenumi iun ajn agon sen ke ili decidu aŭ volu plenumi ĝin unue. Volontuloj kutime ne memoras plenumi la agon simile al homoj dormantaj, ne sciante ke ili agas laŭ stimuloj al sia cerbo, anstataŭ laŭ tiuj en la ekstera mondo. Pli subtilaj senkonsciaj respondoj estas ekspluatataj de magiistoj kaj iluziistoj por fari ekzercojn ŝajne bazitajn sur "menslegado".

Diversaj fenomenoj kiel Psikografio (aŭtomata skribado), malkovro de akvo aŭ de bonaj ŝtonoj subteraj, komunikado kun la malkapabluloj kun la helpo de klavaro, Séanco helpe de Viji literumita tabulo, estas ankaŭ atribuita de sciencistoj al la ideomotora efiko. Mistikuloj, aliflanke, atribuas la korpan agon al nenaturaj klarigoj, kaj multaj partoprenantoj en tiaj ceremonioj estas konvinkitaj, ke la korpa ago ne povas esti atribuita nur al ili.

La esprimon unue kreis William Benjamin Carpenter en 1852. En artikolo, kiun li skribis, Carpenter argumentis, ke muskola movado povas esti plenumata sen konscia decido. Sciencaj eksperimentoj faritaj de la angla sciencisto Michael Faraday, la franca kemiisto Michel Chevreul kaj la usona psikologo William James, montris, ke multaj fenomenoj atribuitaj al misteraj aŭ spiritaj fortoj aŭ "energioj" povas esti klarigitaj per la ideomotora efiko. Krom tio, la eksperimentoj montris, ke eĉ "honestaj kaj inteligentaj homoj povas fari senkonscian kaj kontraŭvolan korpan agon-movadon, kiu adaptiĝas al la dezirataj rezultoj". Krome ili montris kiel sugestaĵoj, kiuj povas direkti certan konduton, ankaŭ ricevas kaj influas helpe de subtilaj signalvortoj.

Iuj alternativaj terapeŭtistoj asertas, ke ili uzas la ideomotoran efikon por komuniki kun la subkonscio de la paciento per sistemo de fizikaj movadoj kiel fingromovo aŭ tenado de pendolo, signifante "jes", "ne" kaj "Mi ne pretas konscie malkovri ĝin" . Ĉi tiuj asertoj havas neniun sciencan konfirmon.

Moderna ekzemplo de la ideomotora efiko estas helpata komunikado. Helpata komunikado celas helpi homojn kun signifaj parolmalkapabloj komuniki per klavaro [1]. Ĉi tio fariĝas, kiam faciliganto metas sian manon sur la manon de la paciento kaj tiel li, ŝajne, tajpas la mesaĝon, kiun li volas transdoni. Ĉi tiu metodo estas uzata interalie en komunikado kun homoj suferantaj aŭtismon. Kontrolitaj studoj montras, ke la persono, kiu determinas la vortumon de la mesaĝo, estas la faciliganto, ne la paciento [2]. Ekzemple, kiam al paciento estas montrita aparta objekto kaj petata identigi ĝin, li ne povas fari tion, se la faciliganto ankaŭ ne vidas la objekton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ralf W. Schlosser, Susan Balandin, Bronwyn Hemsley, Teresa Iacono, Facilitated Communication and Authorship: A Systematic Review, Augmentative and Alternative Communication 30, 2014-12, עמ' 359–368 doi: 10.3109/07434618.2014.971490
  2. ^ Barbara B. Montee, Raymond G. Miltenberger, David Wittrock, AN EXPERIMENTAL ANALYSIS OF FACILITATED COMMUNICATION[rompita ligilo], Journal of Applied Behavior Analysis 28, 1995-06, עמ' 189–200 doi: 10.1901/jaba.1995.28-189

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]