Igor Akinfejev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Igor Akinfejev

Igor Akinfejev aŭ plennome Igor Vladimiroviĉ Akinfejev - cirile Игорь Владимирович Акинфеев, angle latinliterigita Akinfeev - estas rusia futbalisto en la pozicio de golisto. Li naskiĝis la  8-an de aprilo 1986(nun 1986-04-08) en Vidnoje, do nun estas 38-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo CSKA Moskvo, kie li antaŭ la profesiiĝo ankaŭ jam aktivis en junulaj teamoj. Krome Igor Akinfejev ekde la jaro 2004 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li ankaŭ kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭaj partoprenoj en la ĉampionadoj de 2004 kaj 2008.