Internacia Junulara Kongreso
El Vikipedio
|
|
||||
|---|---|---|---|---|
| Nomo | Internacia Junulara Kongreso | |||
| Regiono | Mondo | |||
| Periodo | Somere | |||
| Organizanto | TEJO | |||
| Ekzistas ekde | 1938 | |||
| Celgrupo | Junularo kaj junaj familioj | |||
| Informa retpaĝo | IJK-paĝo | |||
| Fota retpaĝo | TEJO-vikio | |||
La Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas la oficiala ĉiujara kongreso de TEJO kaj en la plej multaj jaroj la plej granda junulara esperanto-renkontiĝo en la mondo. Ĝi okazas kutime dum unu semajno en julio aŭ aŭgusto, ofte tuj antaŭ aŭ post la UK, kaj normale ĉeestas ĝin ĉirkaŭ 300 gejunuloj. La 43-a IJK okazinta en 1987 en Krakovo atingis la rekordan nombron de pli ol 1000 kongresanoj.
Pri organizado de la IJK decidas la estraro de TEJO post invito fare de landa sekcio aŭ alia esperanto-organizo kaj la rezulton oni anoncas ĉiam printempe de la antaŭa jaro.
En 2008 la IJK okazos en Szombathely (Hungario), inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto.
[redaktu] Listo de ĉiuj IJK
Sekva tabelo montras la informojn pri ĉiuj okazintaj aŭ baldaŭ okazontaj IJK kaj donas la informojn pri urbo, lando kaj nombro de aliĝintoj. Pri la lasta datumo tamen estas dubinde, ĉu ĉe la respektiva kongreso ĝi signifas ĝenerale la nombron de aliĝintoj al la kongreso, aŭ la nombron de kongresanoj kiuj efektive alvenis kaj ĉeestis.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- IJK 2008 Hungario
- IJK 2006 Bosnio-Hercegovino
- IJK 2005 Pollando
- IJK 2004 Rusio
- IJK 2003 Svedio
- IJK 2002 Brazilo
- IJK 2001 Francio
- IJK 2000 Ĉinio
- Oficiala retpaĝo de la IJK
Tutmondaj: IJK | UK | Mapo pri renkontiĝoj
Eŭropaj: Arkones | AS | EoLA | FESTO | IF | IJF | IJS | IS | KAEST | KEF | KISO | NR | OkSEJT | PSI | PSKK | REF | SES

