Ilona Horváth (pedagogo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ilona Horváth
Persona informo
Naskonomo Horváth Ilona
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1912 (1912-08-18)
en Oradea
Morto 18-an de majo 1979 (1979-05-18) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo profesoro • gimnazia instruisto • pedagogo
vdr

HORVÁTH Ilona (horva:t), edzino de Endre Székely, estis hungara instruistino, kandidato de pedagogiaj sciencoj (1954) naskiĝinta en Nagyvárad la 18-an de aŭgusto 1912 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de majo 1979.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ilona Horváth havigis diplomon de instruisto, poste en 1937 en Budapeŝto diplomon de mezlerneja instruisto pri matematiko-fiziko kaj filozofio. De 1945 ŝi estis komunista partianino, inter 1945 kaj 1950 ŝi estis anino de la Centra Komitato de Hungara Komunista Partio. En 1948 ŝi estis aspirantino pri pedagogio en Herzen Instituto de Leningrado. En jaroj 1946-48 kaj 1954-56 ŝi estis kultura vicsekciestrino de komunista partio. Inter 1965-70 ŝi estis docentino katedrestro en la Teknika Universitato, en jaroj 1971-1975 ĉefkunlaborantino de la Filozofia Instituto de la MTA.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Új tavaszi seregszemle (Szakmunkásnevelés a Magyar Tanácsköztársaságban) (Bp., 1959);
  • Didaktika (kun István Szokolszky , Bp., 1975).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon